Esperanta Retradio: Taskoj por pensiuloj

Taskoj por pensiuloj

taskoj_pensiuloj.mp3 Listen on Posterous

retiredcouple.jpg

Se oni estas pli ol 60 jarojn aĝa kaj ne plu profesie laboras, tiam oni havas principe multe da libera tempo. Libera tempo ja ne estas malplena tempo, sed tempo pri kiu oni mem libere povas disponi. Oni povas doni la taskojn al si mem kaj oni povas mem decidi kiel rapide oni volas plenumi tiujn taskojn. Per tio la vivo povas ricevi novan sencon kaj oni povas esti utila al aliaj.

Tio validas unuavice por la propra familio. Oni povas helpi al siaj gefiloj en la konstruado de domo, en la ekipado de loĝejo, oni povas disponigi manĝojn por ili okaze de vizito kaj oni povas helpi aranĝi multajn aferojn. Se oni havas genepojn eblas eĉ transpreni la vartadon kaj prizorgadon de la infanoj, se la gepatroj petas pri tio. Kaj tiam genepoj povas esti granda fonto de ĝojo.

Kutime la prizorgado de la familio estas pli ofte tasko de virinoj, dum viroj zorgas aŭ pri la teknikaj aferoj en la domo aŭ okupiĝas pri eksterfamiliaj aferoj. Tio povas ekzemple esti kunlaboro aŭ agado en kultura asocio ekz. en kantrondo. Tio estas por multaj homoj tre taŭga ebleco fari ion pozitivan kio levas la vivoĝojon kaj per kio oni povas pasigi la tempon kun saminteresuloj.

Sed oni povas ankaŭ esti kreiva kaj verki ion. Plej ofte temas pri spertoj el la propra vivo kaj ĝuste tiujn spertojn oni volas transdoni al la pli juna generacio. Oni povas eĉ volontule labori: Parenco mia kiu antaŭ jaro pensiiĝis nun denove sed volontule laboras kiel bankoficisto dum kelkaj tagoj ĉiumonate. Temas pri speciala banko por homoj kiuj en neniu alia banko ricevus konton pro bankrotiĝo.

Por aktivaj esperantistoj malfermiĝas granda agadkampo. Ili povas okupiĝi pri la lingvo kaj ĝia disvastigo. Tio kompreneble hodiaŭ postulas regadon de la komputilo kaj scion pri la eblecoj de la interreto. Eble en mia aĝo hodiaŭ ne jam estas multaj spertuloj pri komputiloj, sed certe post 10 jaroj estos konsiderinde pli da homoj kiuj post pensiiĝo scipovos lerte labori per la komputilo kaj aliaj modernaj teknikaj rimedoj. Pro tio estas des pli grave ke la malmultaj esperantistoj kiuj estas spertaj kaj rilate al la lingvo kaj rilate al la uzo de modernaj teknikaj rimedoj laboru kaj kunlaboru por kreskigi Esperanton.

Labori por Esperanto kune kun aliaj estas tre kontentiga afero kaj mi do povas varme rekomendi tion al ĉiu kiu havas la eblecon pri tio.

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero