Esperanta Retradio: Sunlumaj boteloj

Sunlumaj boteloj

sunlumaj_boteloj.mp3 Listen on Posterous

dsc00396.jpg?w=470&h=352


En la jaro 2002 la brazila inĝeniero Alfredo Moser eltrovis novan eblecon lumigi sian laborestablon. Antaŭe li devis pro manko de elektra lumo sufiĉe ofte interrompi la laboron kaj tial li havis la ideon uzi la lumon de la suno por heligi la laborejon. Sunlumo ja disponeblas abunde en Brazilo sed necesas eviti varmigon. Oni do nur faru sufiĉe malgrandajn truojn en la tegmenton kaj tiuj truoj enlasu laŭeble multe da lumo en la heligendan ejon. Simplaj truoj kun vitra kovro ne sufiĉus. Sed plasta botelo plenigita de akvo bonege plenumas tiun funkcion. La akvobotelo en la supertegmenta parto kaptas la lumon kaj en la subtegmenta parto disdonas ĝin en la heligendan ejon. Kemiaĵo en la akvo malhelpas la kreskon de algoj en la botelo. Li nun havas taglumon dum la tuta jaro kaj ŝparas kostojn por elektra energio.

Ŝpari kostojn por elektro gravas ankaŭ por enloĝantoj de mizeraj kvartaloj de la ĉefurbo de la Filipinoj, Manila. Triono de la filipinanoj hodiaŭ vivas sub la limo de malriĉeco. La averaĝa familia enspezo monate estas malpli ol 300 eŭroj. Ĝis la 1960-aj jaroj la Filipinoj estis la dua plej riĉa lando de Azio. Sed dum landoj kiel Tajlando aŭ la tigraj ŝtatoj Suda Koreio, Singapuro kaj Tajvano ekonomie prosperis, en la Filipinoj la plejparto de la enspezoj el komerco kaj industrio malaperis en la teksaĵo de la ĉiea korupto. La malriĉeco ankoraŭ pligrandiĝas per eksplodantaj nombroj de enloĝantoj: Dum duona jarcento la nombro de filipinanoj duobliĝis. Ĉirkaŭ 50 procentoj el ili estas sub 25-jaraj. Jam nur en Manila kvarono de la enloĝantoj vivas en preterleĝaj setlejoj aŭ mizerkvartaloj.

La ideo de Alfredo Moser en Brazilo atingis ankaŭ la Filipinojn. Nun tie en Manila malgrandaj entreprenoj muntas la lumbotelon en malgrandajn pecojn de tegmentoj kaj vendas tiujn instalaĵojn al la enloĝantoj de la mizerkvartaloj en Manila. La komunumo de San Vicente subtenas tiun iniciaton. La lumbotelo donas tiom da lumo kiel tradicia lumbulbo kun 60 W. Eĉ dumnokte kiam la luno estas sufiĉe hela ĝi portas lumon en la malhelajn kabanojn.

"Unu litron da lumo": Tiel nomiĝas la projekto kiu vekas entuziasmon en la tuta lando de Filipinoj. Ĝis la fino de la jaro 2012 la fondaĵo MyShelter volas ekipi 1 milionon da homoj per la sunlumaj boteloj. Eĉ la energikonzernoj de la lando subtenas la projekton. Kaj jam estas interesuloj el multaj landoj kiuj volas realigi tiajn projektojn. Ankaŭ en Sudafriko, Vjetnamio kaj en aliaj landoj kun multe da sunlumo la sunlumaj boteloj baldaŭ heligos la kuirejojn kaj tagĉambrojn. La Filipinoj servas kiel modelo.

Jen du filmetoj el Brazilo kaj el Filipinoj kiuj montras la funkciadon de la lumbotelo

Embedded media -- click here to see it.

Embedded media -- click here to see it.


Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA