Esperanta Retradio: Pri la angla en Britio

Pri la angla en Britio

angla_britio_.mp3 Listen on Posterous

languages.jpg

Por esperantisto kiu venas al Britio la lingva situacio en la lando resp. la funkciado de la komunikado pere de la angla lingvo vekas specialan atenton. Jam en la trajno de Stansted flughaveno al Londono mi rimarkis ke la anoncoj pri la haltejoj okazis ne nur en la angla sed ankaŭ en la hispana kaj la itala lingvoj. En la flughaveno mem la informoj tra la laŭtparolilo venis ankaŭ en pola kaj rusa lingvoj. Do oni konscias ke la multaj turistoj kiuj alvenas per la diskontaj fluglinioj ne nepre regas la anglan sufiĉe bone.

En Skotlando mi parolis kun skota geedza paro. Ilia skotangla estis apenaŭ komprenebla por mi. Oni renkontas ĉie alian version de la angla kaj ne havas la tempon alkutimiĝi. Se oni mem parolas la anglan, oni estas sufiĉe bone komprenata, sed se oni bezonas iun klarigon oni dronas en nekompreneblaj vortoj kaj frazoj. Ŝajne ne nur mi spertis tion, sed ankaŭ multaj homoj kiuj vivas en Britio. La televida telekomandilo tie havas specialan klavon por enŝalti specialan ekranan tekston. Ekzemple dum novaĵelsendo (sed ankaŭ en filmoj) iu persono en la studio entajpas la ĵus diritan tekston kiu tiam aperas sur la ekrano. Nome ankaŭ en la televido oni aŭdas tiom da versioj de la angla ke multaj homoj bezonas transskribon por kompreni ĝin.

Je la fino de mia restado en Londono mi estis aparte bonŝanca: Kiam ni sabaton vespere serĉis taŭgan kinejon aŭ teatron por iom amuziĝi, mi subite vidis teatran ŝildon pri "Pygmalion", teatraĵo de Bernard Shaw pri juna florvendistino kiu ricevas instruadon pri fonetiko aŭ - alivorte dirite - bela parolado de la angla de profesoro Henry Higgins. Ni estis bonŝancaj ricevi je favora prezo biletojn en la unua vico kaj tiel la geaktoroj estis tute proksimaj al ni. Tio estis vere grandega ĝuo. Tiu teatraĵo ja estas la bazo por la muzikalo "My Fair Lady" kiun mi konas kaj ŝategas de mia junaĝo. Prof. Higgins diras tie ekz. komence: "Ĉu neniu povas instrui la infanojn kiel oni parolu? La lingvo formas la homon, ne la deveno".

Mia konkludo rilate al lingvo estas ke la angla lingvo estas bone taŭga por skriba komunikado inter diverslingvanoj, dum por la parola komunikado ĝi estas nur tre malbona helplingvo, ĉar ne eblas orientiĝi laŭ iu parolnormo. Tio lasas tute klaran ŝancon por Esperanto, sed por profiti tiun ŝancon necesas krei parolkulturon en Esperantujo.

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero