Esperanta Retradio: Nova politika fenomeno

Nova politika fenomeno

politika_fenomeno.mp3 Listen on Posterous

3860708252_dfe86efb9a.jpg

Pasintan dimanĉon la balotantoj en Berlino elektis novan landan parlamenton por la ĉefurbo. Do temis pri loka aŭ regiona evento kaj ĝenerale el lokaj eventoj eblas nur malfacile konkludi ke politika situacio en certa loko jam povas esti ekzemplo por aliaj lokoj aŭ eĉ por la tuta ŝtato. Tamen se ekzemple malapero de partio el la parlamento okazas jam en serio kiel ĉe la liberala partio, tiam oni povas certe paroli pri tendenco.

Sed en Berlino okazis ankaŭ io alia: Aperis tute nova partio kun sufiĉe malserioze sonanta nomo "Pirata Partio" kiu konkeris 15 mandatojn en la parlamento resp. atingis 9 procentojn de la voĉoj. La rezulto eĉ surprizis la 15 kandidatojn. Precize tiuj entute 15 personoj (inter ili estas 14 viroj kaj unu 19-jara virino) fariĝas deputitoj. Dum la balotkampanjo ili postulis "liberan uzon de publikaj transportiloj" kaj "senkondiĉan bazan vivenspezon". Sed ilia ĉefa postulo estas la travidebligo de politikaj decidprocezoj.

Ĉiuj gekandidatoj de la partio apartenas al la juna interreta generacio por kiu la uzo de la interreto apartenas al la ĉiutaga vivo. Ili deziras uzi la eblecojn de la interreto ankaŭ por la politiko. Per ĝi la civitanoj povus pli rekte partopreni en la politika vivo kaj do ankaŭ kundecidi pli rekte. Kaj ĝuste tio por la tradiciaj politikaj partioj inkluzive de la verduloj signifas nur ĥaoson. Ili vidas bezonon kontroli la uzon de la interreto. Por ili la interreto estas pli minaco ol ŝanco.

Kiel ni scias la interreto certe ne estas loka fenomeno kaj la deziro de la homoj partopreni en la politika vivo estas tutmonda. Tial la furora apero de la Pirata Partio en Berlino certe ne restos efemera fenomeno, sed mi kuraĝas konkludi ke la partio kreskos kaj ke ankaŭ en aliaj lokoj "oranĝaj piratoj" (oranĝa estas ilia partikoloro) konkeros seĝojn en lokaj kaj regionaj parlamentoj.

Mi spektis kaj legis diversajn intervjuojn kun la nun novaj berlinaj deputitoj de la Pirata Partio kaj mi ekhavis la impreson ke temas pri tute seriozaj homoj spite al ilia nekonvencia ekstera apero. Ili estas ĉiuj spertuloj en la uzo de komputiloj kaj do havas tre teknikan aliron al la politiko. Sed ili ankaŭ bone konas la novajn sociajn teknikojn kaj ili do pli bone ol tradiciaj politikistoj ekscias kion la homoj deziras. Tio vere estas nova politika fenomeno kiu ŝanĝos la politikan pejzaĝon.

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA