Esperanta Retradio: Kadenco kaj akĉento

Kadenco kaj akĉento

Kadenco_akcxento.mp3 Listen on Posterous

255.jpg

Ĉiu parolado enhavas elementojn de kantado. Dum parolado la sonalteco varias, ankaŭ la laŭteco kaj la rapideco. Do estas melodio, ritmo, takto en la parolado. Tiu variado de la sonoj en la germana nomiĝas "sonfalo" (Tonfall), la koncerna esperanta vorto ankaŭ esprimas tion per "kadenco". Tiu parolmelodio varias de persono al persono, de familio al familio, de socia aŭ regiona grupo al alia. Ĝi estas ligita al la koncerna lingvo de la homoj, sed ĝi ne estas firma parto de la koncerna lingvo, do ĝi ne estas necesa por ĝenerala interkompreno. Ĝi nur montras kiu oni estas aŭ de kie oni venas.

Ankaŭ Esperanton oni povas paroli kun plej diversaj kadencoj kaj oni tamen estas bone komprenata se oni respektas la ceterajn prononcregulojn. La kadenco estas elemento kiu vivigas kaj beligas la lingvon kaj ĝi donas al la lingvo individuan karakteron.

Kontraste al la kadenco la akĉento povas malhelpi la komprenon, ĉar paroli lingvon kun certa akĉento - nome paroli fremdan lingvon laŭ la maniero de sia propra lingvo - signifas paroli vokalojn kaj konsonantojn alimaniere ol laŭ la prononcreguloj de la koncerna fremda lingvo. Se ekzemple en la fremda lingvo oni diras "è" anstataŭ "é", tio jam povas kaŭzi miskomprenon resp. malhelpi la komprenon.

Se oni konsideras Esperanton fremda lingvo tio signifas ke oni parolas la sonojn de Esperanto laŭ la sonsistemo de la propra lingvo. Tio okazas se oni lernas Esperanton en kursoj kie la unuopaj lernantoj estas samlandanoj kaj ĉiuj laŭtlegas iujn tekstojn. Kompreneble lernantoj precipe en la komenco laŭtlegas kun forta akĉento kaj nun en la kurso ili aŭdigas tian paroladon kun akĉento al la aliaj kaj tiel ĉiuj senkonscie alprenas tiun paroladon kiel modelon, se ne la instruanto decide korektas kaj laŭte ripetas la tekston kun la korekta prononco.

Mi foje vizitis Esperanto-kurson kie la lernantoj tre pene legis la tekston kaj do dum la tuta leciono la lernantoj ne aŭdis bonan Esperanton. Mi do proponis al la instruantino ke fine mi laŭtlegu la tekston por ke ili aŭdu ĝin en flua Esperanto. Ŝi bedaŭrinde diris al mi ke ne plu estas tempo por fari tion. Mi supozas ke ofte kursoj estas tiaj kaj tiam ne estas mirinde ke komencantoj longan tempon restas komencantoj. Aŭskulti retradion povas helpi en tia situacio.

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero