Esperanta Retradio: Hidrogeno por aŭtomobiloj

Hidrogeno por aŭtomobiloj

hidrogeno_automobiloj.mp3 Listen on Posterous

fuel_cell_small.JPG

Ĝis hodiaŭ karbono estas nemalhavebla por la produktado de energio. Ĝi aŭ estas disponebla en solida formo kiel karbo aŭ en likva formo ĉe fueloj kiel benzino aŭ dizel-oleo. Precipe la likva formo estas tre praktika ĉar ĝi estas facile transportebla kaj enverŝebla en fuelujojn por esti bruligata en motoroj. Tio ĉefe gravas por aŭtomobiloj. Principe ja eblas ankaŭ bruligi puran gason en motoroj, sed la gasboteloj estas tre pezaj kaj forprenas tro da spaco en la aŭtomobiloj. Kaj ankaŭ la gasoj entenas karbonon, karbonon kiu post bruligo fariĝas karbondioksido. Tiu karbondioksido kontribuas al ŝanĝo de klimato, al plivarmiĝo de la terglobo.

Ekzistas tamen unu gaso kiu ne malpurigas la aeron post bruligo, ĉar la rezulto de la bruligo de la gaso estas la plej grava vivelemento, nome akvo, en formo de vaporo. Uzi hidrogenon kiel fuelo estus do ideala solvo, se ne estus tiu problemo pri la pezo de la gasboteloj kaj la alta premo. Sed nun la germana firmao Daimler-Benz prezentis prototipan aŭtomobilon kun strukturintegrita gasrezervujo. "Strukurintegrita" signifas ke interne de la rezervujo estas kvazaŭ treege poroza sponĝo el novaj materialoj kiu povas ensorbi konsiderinde pli da hidrogeno je sufiĉe malalta premo je nur 30 baroj.

En la prototipa aŭtomobilo de Daimler-Benz la hidrogeno estas bruligata en t. n. fuelaj ĉeloj kie hidrogenaj kaj oksigenaj atomoj ĉe la kunfandiĝo liveras elektron. Tiu elektra energio fluas en tre altkapacitan akumulatoron kiu siavice liveras ĝin al elektraj motoroj. Daimler-Benz volas per tio atingi veturkapaciton ĝis 1000 kilometroj per unu plenigo de la hidrogenrezervujo. Tamen la vojo tien estas ankoraŭ longa, sed ĉe Daimler-Benz oni estas konvinkita ke hidrogeno estas la fuelo de morgaŭ kaj investas grandegajn sumojn por la evoluigo de la hidrogeno-teknologio por aŭtomobiloj.

Oni povas nur esperi ke la projekto sufiĉe baldaŭ fariĝos realo por haltigi la pluan malpurigadon de la aero pro la bruligo de karbono. La hidrogenon oni povus produkti per sunenergio el akvo, do per daŭrigebla teknologio kiu ne damaĝas la medion.

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA