Pri manĝado

Pri manĝado

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andrzej Bach el Pollando

pri_mangxado.mp3 Listen on Posterous
Nutrado

Sinnutrado apud spirado estas unu el bazaj funkcioj, sen kiu ni ne povus vivi. Jam en nia buŝo (alivorte stomato) komenciĝas digestado, kie nutraĵo estas dividita en pecetojn pere de niaj dentoj, miksita kun salivo kaj iom maĉita. Imagu, ke ni produktas ĉirkaŭ 1 litron da salivo diurne. La vojaĝo de ĉiu manĝopeco tra la dukto, kiu nomiĝas ezofago al stomako daŭras de 4 ĝis 12 sekundoj.

Tiutempe ni ankaŭ englutas ĉirkaŭ duonlitron da aero. En la stomako nutraĵo restadas dum 3 ĝis 6 horoj, kaj plej longe estas digestataj grasaj manĝaĵoj. Danke al la produktata tie ĉi fluaĵo nomata ĉilo kaj muskolstreĉoj (trifoje dum 1 minuto) oni sukcesas translokigi la iom tradigestitan nutraĵon al la t.n. maldika intesto, kiu estas preskaŭ 3 metrojn longa. Tie ĉi okazas apartigo de utilaj nutraĵingrediencoj disde superflua restaĵo. Kvar horojn post kiam ni prenis en nian buŝon la unuan manĝopecon, tiu ĉi restaĵo atingas la lastan sekcion de la nutraĵvojo nome la dikan inteston. Tiuloke la nutraĵrestaĵoj povas vojaĝi eĉ 72 horojn t.e. 3 diurnojn antaŭ ol ili definitive forlasos nian organismon.

Tiu ĉi procezo estas ege grava kaj multe pli komplika ol tiu ĉi ĝenerala priskribo. Se io ne funkcias ĝuste, aperas komplikaĵoj kiuj kaŭzas diversajn suferojn, el inter kiuj la plej oftaj estas stomakdoloro, ventrodoloro, lakso (alinomata diareo) kaj vomitado. Por eviti la menciitajn suferojn oni devus manĝi regule sed ne tro multe, ne tro rapide kaj nur freŝajn produktojn. Krom tio maĉi sufiĉe longe, klopodi prefere ne trinki dum la manĝado kaj ne tro uzi alkoholaĵojn. Kompreneble ekzistas multe pli da reguloj de ĝusta sinnutrado. Manĝado ne nur liveras al ni necesan energion, sed apartenas al plej agrablaj momentoj de nia vivo. Malgraŭ tio sciu, ke sen manĝo la homo povas travivi eĉ kelkajn semajnojn, dum sen akvo - apenaŭ kelkajn tagojn!

Kaj fine unu spritaĵo. En malgranda restoracio kelnero venas al la gastoj kaj diras: - Bonan tagon! Kion vi deziras, sinjoroj? - Mi petas ovaĵon - respondas la unua. - Mi ankaŭ petas ovaĵon, sed el freŝaj ovoj - tekstas la mendo de la alia. Post la akcepto de la mendoj la kelnero iras al la kuirejo kaj diras: - Mi petas du ovaĵojn, unu el freŝaj ovoj!


Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero