Por kompreni la esprimon en natura ĉxirkaŭaĵo


Anstataŭ vortaro - havi frazaron por kompreni la vorton en natura ĉirkaŭaĵo


Ĵus la frazokolekto Tatoeba atingis 1 000 000 frazojn, el kiuj 94.107 estas en Esperanto, kiu plu tenas la trian lokon rilate al la nombro de frazoj, post la angla kun 194.311 frazoj kaj la japana kun 157.487 frazoj.

La frazoj de la kolekto Tatoeba, http://tatoeba.org , estas iom post iom tradukataj al intertempe 93 lingvoj, el kiuj unu estas Esperanto. La ideo estas havi ne nur vortaron, kiu donas la tradukon por unuopaj vortoj, sed havi la tradukon de kompletaj frazoj por kompreni la vorton en natura ĉirkaŭaĵo. Oni povas serĉi frazojn kun difinita vorto en unu lingvo, kiu havas tradukon en iu alia lingvo - ekzemple frazojn kun "fidas" tradukitajn al la itala, http://tatoeba.org/epo/sentences/search?query=fidas&from=epo&to=ita .

La frazaro Tatoeba daŭre kreskas, ja post aliĝo oni povas aldoni proprajn frazojn, kutime tradukojn de frazoj, kiuj estas jam en la frazokolekto. En julio 2010 Esperanto havis malpli ol mil frazojn - ekde tiam tradukemaj Esperanto-parolantoj aldonis pli ol 90.000 frazojn. Ne ĉiam estas facile trovi taŭgajn tradukojn kaj kelkfoje oni iom diskutas pri unuopaj versioj.

Aktuale ĉiutage la frazaro kreskas per proksimume 200 Esperanto-frazoj - sekve oni povas atendi la rondan nombron 100.000 post proksimume unu monato. Pli foraj celoj estas iam preterpasi la japanan kaj la anglan frazokolektojn...

Tatoeba estas nur unu el multaj lokoj, kie Esperanto-parolantoj - eble ankaŭ partoprenantoj de lingvokursoj por progresantoj - povas ekzerci siajn tradukajn kapablojn kun iom da utilo:

- La Esperanto-vikipedio,
http://eo.wikipedia.org , daŭre serĉas kunlaborantojn kaj tradukantojn (al kiuj povas helpi la aŭtomataj tradukiloj de GramTrans http://gramtrans.com/editor/ kaj Vikitradukilo http://vikitraduko.saluton.dk:8080/vikitraduko/ ..)

- Ankaŭ filmoj sopiras je traduko - kutime enmetata kiel subteksto, ekzemple ĉe TED
http://www.ted.com/translate/languages/epo kaj ĉe http://filmoj.net/ . Jes, oni rajtas ankaŭ spekti sen mem traduki...



Lu Wunsch-Rolshoven, EsperantoLand
(teksto por libera transpreno)


el [esper-inform]


-----
fonto: Ret-Info
http://www.eventoj.hu



=================================================================================
  Retpoŝta novaĵservo kun selektitaj E-novaĵoj, RET-INFO :
http://www.eventoj.hu

=================================================================================







.





Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero