Esperanto Retradio: Kultura somero

Kultura somero

kultura_somero.mp3 Listen on Posterous

Salzburg-Summer-festival-MozarteumOrch.jpg

Dum la tutjaraj teatroj kaj aliaj kulturestabloj estas fermitaj pro somera paŭzo, ĝuste dum tiu sezono okazas multe da kulturaj aktivecoj ĉie en la lando. La amatoraj teatroj nun havas altan sezonon. Ili ludas en farmejoj, en kasteloj aŭ en parkoj kaj simile okazas pri koncertoj. Kaj en kuraclokoj la muziko ludas dum la tuta sezono.

Dum la lasta semajnfino mi ĉeestis koncerton kadre de la urba "Kultura Somero" de Wels. Duopo kun la nomo "Duo Latino" ludis kaj kantis hispanamerikan muzikon, ĉefe el Kubo. Unu el la duopo - Roberto Morales - estis vera sudamerikano, dum la dua ano de la duopo estis aŭstro. Ili ambaŭ kun granda sindediĉo unue ludis sur gitaro kaj oni havis impreson ke ludas granda muzikbando. Poste la aŭstro ŝanĝis al la tamburoj kaj aliaj bat-instrumentoj dum Roberto Morales ludis gitaron kaj kantis en la hispana. Ambaŭ sukcesis entuziasmigi la publikon. La aplaŭdo estis tre varma kaj forta.

Dum tiu koncerto estas ekzemplo de tute malgranda kultura entrepreno, ekzistas ankaŭ grandegaj someraj kulturestabloj. Ekzemple en la orienta parto de Aŭstrio, en Burgenlando ĉiujare okazas en St. Margarethen t. n. opera festivalo , kie en antikva romia ŝtonminejo oni konstruas grandan kulison por po unu opero ĉiusomere. Mi tie jam estis dufoje por spekti la operojn "La Traviata" kaj "Rigoletto" de Giuseppe Verdi. Pro la impona kuliso ĉio estas granda travivaĵo simile al la "Arena di Verona".

Problemo povas esti nur la pluvo. Ofte okazas ke la prezentado ne povas okazi kaj la vizitantoj rericevas la monon. Se la pluvo ne estas tro forta oni daŭrigas la prezentadon kaj la homoj kovras sin per pluvmanteloj. Sed neniu plezuro estas sen risko. Sed la someraj kulturaj eventoj estas grava elemento por bone kaj bele pasigi la someron. Kaj kutime ni estas sufiĉe bonŝancaj.

Kulturajn travivaĵojn oni bezonas dum la tuta jaro, same kiel Esperanton. Sed estas specialaj sezonoj por ĝui kaj kulturon kaj Esperanton. Estas la ferioj dum somero kaj dum vintro. Kulturo kaj Esperanto estas plej bone ĝueblaj dum libera tempo, kiam la cerbo estas libera por okupiĝi pri aliaj aferoj ol la ĉiutagaj taskoj. Kulturo kaj Esperanto pliriĉigas vian vivon.

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA