Esperanta Retradio:Pagi tra la interreto

Pagi tra la interreto

pagi_interreto.mp3 Listen on Posterous

m-commerce.jpg

Kiel ni ĉiuj jam spertis, la interreto estas mirinda afero. Ĝi ebligas ĉiuspecan komunikadon kaj tio ege helpas ankaŭ al Esperanto. Kaj kio la lingvo estas por la parolado, tio estas la mono por la ekonomia vivo. Pagi de unu loko al alia fora loko hodiaŭ tra la interreto ne estas problemo. Ĝi funkcias tutmonde per kreditkartoj. Oni entajpas siajn personajn datenojn, la sumon kaj diversajn numerojn kaj kodojn de la kreditkarto kaj jen la transpago povas funkcii. La konfirmon vi ricevos per la fakturo de la kreditkarta entrepreno kaj vi rimarkos la deprenon de la sumo sur via kontoeltiro.

Mi jam ofte uzis tiun metodon por pagi flugbiletojn aŭ antaŭpagi la mendon de tranoktejoj en aliaj landoj. Ĝis nun mi spertis neniun problemon. Sed kompreneble misuzo eblas: Oni povas ŝteli viajn datenojn kaj tiel ŝteli ankaŭ monon el via konto. Ekzistas servoj kiel "Paypal" kiuj celas fari la sistemon de interreta transpago pli sekura. Kaj nun enloĝanto de mia urbo Wels kreis novan sistemon kiu estas samtempe pli komforta kaj pli sekura ol la ĝisnunaj.

La sistemo nomiĝas "Netswipe" kaj funkcias per la reta videokamerao. La kliento prezentas sian kreditkarton al la kamerao kaj tiel sendas la datenojn de la karto al la servocentro kie la datenoj sur la karto estas deĉifritaj. La avantaĝo estas ke oni ne devas entajpi la datenojn de la kreditkarto, nur 4-ciferan sekurecokodon per la muso kaj konfirmi la pagon. La servo jam funkcias sub www.jumio.com, momente nur en angla lingvo.

Oni vidos ĉu tiu nova sistemo flankenpuŝos la jam ekzistantajn, sed ĉiukaze ĝi estas nova interesa metodo aranĝi pagon tra la interreto kun pli da komforto kaj pli da sekureco. Eble pli facila pagado ankaŭ helpos al Esperanto, ĉar se oni povos enspezi monon helpe de Esperanto, tiam la lingvo fariĝos multe pli interesa, kaj por simplaj uzantoj kaj por entreprenistoj, kiuj ofertas varojn kaj servojn en la interreto.

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA