Esperanta Retradio: Perspektivoj

Perspektivoj

perspektivoj.mp3 Listen on Posterous

change_of_perspective.jpg

Antaŭ duona jaro mi parolis ĉi tie pri miaj celoj. La titolo de la sonartikolo estis "Kion mi volas atingi". Ĉu nun post ses monatoj mi jam povas diri ion pri tio? Mi kredas kaj mi eĉ estas certa ke la vojo ĉiukaze iras en la ĝustan direkton. La E-Retradio akiris stabilan aŭskultantaron, alvenas regule tre trafaj komentoj kaj plilarĝiĝis la bazo de parolantoj. La plej granda sukceso certe estas ke dum tiu ĉi unua duonjaro vere ĉiutage aldoniĝis nova sonartikolo kaj tial ĝis nun aperis pli ol 180 sonartikoloj.

La tendenco indikas kreskon de aŭskultantaro kaj ankaŭ kreskon de la nombro de parolantoj. Tiel plej verŝajne eblos daŭre aldoni novan sonartikolon ĉiutage dum la venontaj monatoj.

La celo kiu staras super ĉio estas plibonigi la parolnivelon en Esperanto. Nur tiel eblas kreskigi la lingvon. Per komencantoj kiuj kapablas nur diri kelkajn simplajn frazojn kaj tion nur kun apenaŭ komprenebla prononco, ne eblas kreskigi kaj disvastigi la lingvon. Nur homoj kiuj mem bone kaj sufiĉe bele parolas povas altiri novajn homojn al la lingvo. Tiu laboro postulas multe da dediĉo kaj da bona volo, ĉar la progreso ĉiukaze venas nur tre malrapide. Sed nur per tia agado mi vidas ŝancon por Esperanto.

Necesas prezenti al la mondo vivantan lingvon. Tio signifas ke devos aperi io en parola kaj skriba formoj, kaj la temaro devas esti laŭeble vasta kaj precipe pritrakti temojn el la ĉiutaga vivo. Kompreneble ankaŭ teoriumado havas sian lokon sed nur tre malaltrangan. Kaj la temoj esprimu optimismon kaj vivoĝojon. Jen kaj jen necesas ankaŭ alparoli problemojn, sed oni montru iun perspektivon ke problemo estas solvebla. Tiam Esperanto kunligiĝos kun ebla solvo de problemoj, precipe per internacia komunikado kaj kunlaboro.

Tio perfekte kongruas kun la origina celo de Esperanto: akceli pacon en la mondo. Kunlaboro kondukas al paco. Ambaŭ kondukas al bonstato. Do estas loko por Esperanto en la mondo. Parolu ĝin!

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero