Esperanta Retradio: Malaperos la timo paroli

Malaperos la timo paroli

malaperos_timo_paroli.mp3 Listen on Posterous

glossy-discussion-board-icon_full.jpg

En diskutoj esperantistoj bedaŭras ke "la mondo ne bezonas Esperanton" aŭ eĉ "rifuzas ĝin". La ideo pri monda helplingvo hodiaŭ ne havas multajn subtenantojn kaj eĉ la esperantistoj mem dubas ĉu Esperanto iam povos plenumi tiun rolon. Kio estas la konsekvenco el tio? Ĉu ni rezignu pri pluaj klopodoj disvastigi E-on? Ŝajnas al mi ke la E-asocioj jam konkludis tion. Mankas al ili eĉ minimuma ideo kion ili povus realisme entrepreni. Ili tutsimple iel daŭrigas tion kio jam dum la pasintaj jardekoj ne alportis progreson.

Tamen Esperanto progresas. La progreso venas el la interreto. Per la interreto pli da homoj povas praktiki la lingvon kaj tion ne nur skribe kiel en la pasinteco sed ankaŭ parole. Kiam mi estis junulo mi legis en "Revuo Esperanto" ke en la normalaj naciaj lingvoj 75 procentoj de la komunikado okazas buŝe kaj 25 procentoj estas skriba komunikado, dum en la kazo de Esperanto la proporcio estas inversa. Tio indikas ke la manko de parola komunikado povas havi signifon por la kresko de la lingvo. Kaj ĝuste tio estas la punkto: En la homa cerbo la lingvo ekzistas origine kaj unuavice en la parola formo. La skriba formo estas inteligenta aldonaĵo kiu encerbiĝas nur jarojn post akiro de la parola lingvo.

La skribo estas tre komplika sistemo kaj kunligi tiun novan artefaritan sistemon kun la nature kreskinta kapablo paroli lingvon, tio ofte nur parte sukcesas kaj en malbona kazo eĉ povas difekti la parolkapablon. Paroli "laŭ la skribo" por multaj homoj estas timiga afero kiu bremsas entute la emon parole esprimi sin. Tio validas por ĉiuj lingvoj kiuj havas sonskriban formon, precipe se la sonoj apenaŭ kongruas kun la literoj. Nur malmultaj lingvoj havas fonetikan skribon, inter ili Esperanto.

Do teorie estas perfekte eble produkti el skribita teksto en Esperanto fonetike perfektan parolon. Sed en realo tio nur funkcias se oni aŭdas multajn ekzemplojn de fonetika parolado. Krei tiun kunligon inter skriba formo kaj parolo postulas aŭdi puran, bonan kaj belan lingvon kun ĉiuj faktoroj de parola nuancado kiel kadenco, akcentado, variado de laŭteco, paŭzoj kaj aldone mimiko kaj gestoj. Do la parolekzemploj estu imiteblaj kaj imitindaj. En tiu kazo la timo paroli malaperos kaj la parolanta homo sentos ĝojon pri la lingvo.

Tio perfekte eblas per Esperanto. Se ni konsekvence praktikas tion, nia lingvo kreskos kaj sukcesos. Ĝi plenumos grandan rolon: Ĝi paroligos homojn kiuj sen ĝi kredus ke ili ne estas sufiĉe kapablaj por paroli alian lingvon je alta parolnivelo.

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA