Esperanta Retradio: Kion ajn vi farus?

Kion ajn vi farus?

Kion_ajn_vi_farus.mp3 Listen on Posterous
Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Pollando
Kion_ajn

"Komenco malfacila, fino ĝojiga" tekstas unu el E-proverboj.

Kiam vi komencas okupiĝi pri io tute nova, vi devas esti preta lerni. Unue vi faros tion ne tro lerte, sed post kelkaj fojoj vi rimarkos, ke via cerbo sufloras al vi ĉiam pli bonajn solvojn. Via cerbo estas genia kaj ĉiam celas simpligi vian agon, tiel ke vi fariĝas ĉiam pli lerta, pli libera kaj fine vi ĉesas laciĝi kaj scipovas jam realigi ĉion multe pli rapide kaj pli precize. Tiumomente vi komencas esti kontenta, kio kaŭzas, ke vi estas preta disvolviĝi. Tial vi ekzemple komencos plenumi pli komplikajn taskojn. Sed kompreneble denove vi devas praktiki novajn scipovojn iom post iom, ĝis vi atingos kontentigan rezulton. Se vi havas entuziasmon, vi ellernos novajn scipovojn pli rapide, kaj se ne, sufiĉas, ke vi estos pacienca. Ĉiun, kiu dediĉos sufiĉe multe da engaĝiĝo, atendas la sama premio.

Nur tiam, kiam vi efektive akiros tiun aŭ alian praktikon, tio estas facilecon uzi viajn fingrojn, manojn, muskolojn, menson, langon, voĉon aŭ eĉ la tutan korpon, vi povas atingi la staton de plena kontento, ĝojo kaj eĉ feliĉo. Sed ne estas sciate, kiom da pacienco kaj diligenteco estas bezonata por fariĝi praktikulo. Certe valoras fari ankoraŭ kelkajn paŝojn. Vi devas kontroli, kio estas malantaŭ la sekva turniĝo de via vojo. Neniam rezignu. Certe estis jam iuj sukcesoj en via vivo, eĉ iuj malgrandaj - ĉu vi memoras vian kontenton pro ili? Do praktiku, estu diligenta, dediĉu iom da tempo, almenaŭ iomete ĉiutage. Danke al tiu ĉi eĉ malgranda peno, vi ekposedos kutimiĝon. La kutimiĝo sekve kaŭzos, ke vi ĉesos senti penon kaj komencos trakti vian laboron tute normala, tiel natura kiel spirado. Komencu agi, kaj aperos necesa energio! Nur devigu vin komenci. Kelkaj fariĝas entuziasmaj dum agado. Konvinkiĝu! Tute ne gravas via aĝo, edukiteco, loĝlando, sanstato! Ĉu vi scias, ke multaj homoj resaniĝis ĝuste danke al sia vivaktiviĝo. Estas tiom multe por fari en la mondo! Trovu aliajn, kiuj okupiĝas pri simila agado. Kune estas pli facile.

Anstataŭ nur admiri aŭ envii homojn de sukceso, atingu vian propran sukceson. Nenio feliĉigas la homon pli ol fariĝi praktikulo, kiu kun facileco kaj plezuro plenumas utilan taskon. Ĉiu bone farita laboro meritas admiron! Kion ajn vi farus...

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero