Esperanta Retradio: Hejma flegado


Hejma flegado

hejma_flegado.mp3 Listen on Posterous
Granda defio por nia hodiaŭa socio estas la fakto ke pli kaj pli da maljunaj homoj bezonas daŭran flegadon, en multaj kazoj tio signifas 24 horojn tage dum 7 tagoj de la semajno. Ekzistas ja maljunulejoj kie la flegataj homoj ricevas ĉion kion ili bezonas. Sed ĉu vere ĉion? Ili ja devas forlasi sian hejmon en kiu ili vivis dum jardekoj. Ĉiuj memoroj al la pasintaj vivoperiodoj tiel forŝiriĝas kaj ne plu estas espero revidi sian familiaran ĉirkaŭaĵon.
Oni povas facile imagi ke tio signifas por la koncernaj homoj gravan senesperiĝon kaj do aldonan pliakriĝon de la jam tre limigita vivokvalito. Eviti la maljunulejon kaj resti en sia hejmo do estas la deziro de preskaŭ ĉiuj kiuj bezonas daŭran flegadon. Bonŝancaj estas tiuj kiuj havas familianojn (filinon aŭ geedzan partneron) kiuj plenumas tiun taskon. Sed tio signifas por la flegantaj familianoj rezigni pri propra vivo, ĉar ili povas neniam forlasi eĉ nur dum kelkaj horoj la flegendan familianon.
Sed ankaŭ tiuj flegantoj jen kaj jen bezonas ripozon, malstreĉiĝon kaj aliajn vivimpresojn. Helpo do estas bezonata. Kaj bonŝance ekzistas tiaj anĝelinoj: Estas virinoj el malriĉaj regionoj (en la kazo de Aŭstrio ĉefe el Slovakio) kiuj forlasas sian hejmon dum 2-3 semajnoj por loĝi dum tiu tempo ĉe flegenda persono kaj por zorgi pri tiu persono la tutan tempon. Post tiu tempo alterne venas alia flegistino kiu faras la samon. Do ili duonon de la tempo pasigas ĉe la flegenduloj kaj duonon en la hejmlando.
Tiu sistemo de multaj jaroj funkcias en Aŭstrio. Kompreneble tio kostas sufiĉe da mono. Por eviti kostojn la flegistinoj ofte ne anoncis sin ĉe la lokaj aŭtoritatoj kaj do ne pagis impostojn kaj socian asekuron. Sed tio ne estis eltenebla. Nun oni trovis solvon kiel laŭleĝe okupi ilin kaj jen nun la flegado per eksterlandaj flegistinoj tre kontentige funkcias.
Pro tio slovakinoj en Aŭstrio nun ĝuas tre altan simpation. Jen bona ekzemplo de amikeco inter popoloj.

__._,_.__

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero