Esperanta-Retradio: "Fumado eksmodiĝis"


Second-Hand-Smoke-34494.jpg

Fumado eksmodiĝis

fumado_eksmoda.mp3 Listen on Posterous
Modoj, kutimoj, sintenoj en la socio estas ŝanĝiĝemaj. Bonŝance kelkaj el tiaj ŝanĝiĝoj signifas progreson. Tio certe validas por la malsana kutimo de la fumado. Dum longa tempo la ŝtato iel subtenis la fumadon pro la altaj impostoj kiujn la ŝtato enspezis el la vendado de tabakaĵoj. Sed aliflanke la kostoj por la kuracado de homoj kiuj suferis pri tabakrilataj malsanoj, ekz. pulmokancero ŝanĝis tiun kalkulon kaj montriĝis ke estas pli bone por la tuto de la popolo malakceli la fumadon.
Sed la realigo de tiu intenco estis malfacila tasko. La fumado ja estis akceptita en la socio. Precipe en publikaj lokoj kaj en asociaj kunvenoj fumado estis reganta kutimo. Kiu ne fumis devis elteni la fumadon de la plimulto aŭ forlasi la ejon. Mi mem spertis tion sufiĉe ofte ĝis antaŭ 10 jaroj. En la komenco de kunveno la situacio estis ankoraŭ eltenebla, ĉar ne jam estis tiom da fumo en la salono, sed iom post iom la aero plidensiĝis per fumo. La okuloj ekdoloris kaj ankaŭ la kapo sentis mankon de oksigeno. Tiam mi nur povis forlasi la ejon. Mi konsciis ke mi malbone dormos kaj ke la venonta tago estis por mi tago kun limigita vivosento.
Sed nun dank'al la komunaj klopodoj en la landoj de EU la fumado en publikaj lokoj kaj en gastejoj estis malpermesita paŝon post paŝo. En kelkaj landoj la malpermeso estis tre strikta, dum en aliaj kiel en Aŭstrio oni ankoraŭ toleris la fumadon dum longa tempo ĉar oni timis negativajn konsekvencojn por la turismo. Sed la kontraŭfumaj kampanjoj malrapide efikis kaj la konscio ŝanĝiĝis. La homoj komencis atenti pli pri sia sano, ili sportumis pli en la freŝa aero kaj do la nombro de fumemuloj ŝrumpis. Kaj finfine la nefumantoj atingis la plimulton kaj nun la fumantoj devas peti ĉu ili rajtas fumi aŭ ili vere devas demandi ĉu la fumado ĝenas aŭ ne. Kaj fumanto nun socie estas konsiderata malfortulo, do fumantoj perdis socian statuson.
Nun oni povas manĝi en restoracioj sen esti ĝenata de fumo kaj ankaŭ en diskotekoj devas almenaŭ esti senfumaj zonoj. Mi estas kontenta pri tiu evoluo. Eble iam la fumado komplete malaperos.
Posterous is the place to post everything. Just email us.

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA