E-Retradio: Sukera diabeto

Sukera diabeto

sukera_diabeto_.mp3 Listen on Posterous

fb8ed944b1b66bab964c.jpg

Daŭra hiperglukozemia stato (do tro da glukozo en la sango) estas karakteriza por la malsano nomata sukera diabeto (medicin-latine: Diabetes mellitus). Sukera diabeto estas kronika malsano. Ĉe tiu ĉi afekcio, la sangosukera nivelo estas tiom alta (pli ol 125 mg/dl da glukozo en la sango, post manĝ-fasto), ke ĝi aperigas glukozon en la urino post ekmanĝado, efiko kutime uzata por diagnoza urin-testo. Karakterizaj simptomoj de sukera diabeto estas: pliiĝo de malsato, soifo ĝis soifego, troiĝo de urinado. Notindas ke 85-90% de la pacientoj kun sukera diabeto estas dikuloj. Tio montras al ni la gravecon adekvate manĝi por preventi la malsanon kaj por helpi ekvilibri la glukozemion, kiam la malsano jam estas.

Gravas do, unue, korekte manĝi, kaj samtempe praktiki fizikajn ekzercojn. Nur poste oni devas uzi medikamentojn.

Sukera diabeto estas la rezulto de nekapablo digesti glukozon laŭbezone. Ĉar la glukozo ne estas oksidigita aŭ ŝanĝita en stok-formojn je normala rapido, ĝi akumuliĝas en la sango.

Sangosukeraj niveloj reguliĝas per hormonoj sekreciataj el iaj glandoj. La plej grava estas la insulino el la pankreato. Altaj sangosukeraj niveloj stimulas la adekvatan kvanton de produktiĝo de insulino. La insulino tiam helpas formeti glukozon el la sango, transdonante ĝin en ĉelojn kaj akcelante la rapidon, je kiu ĝi ŝanĝiĝas en glikogenon kaj lipidojn.

Oni kuracas diabeton per injektado de insulino aŭ per dozado de drogoj kiuj stimulas la korpon produkti pli da insulino. La diabeto mem povas nun bone esti kontrolata per modernaj metodoj. Laŭregula kontrolo estas grava. Lastatempe en Britio oni kuracis diabeton per speciala dieto de nur 600 kalorioj tage. Tiu dieto kaŭzas malkreskon de grasoteksaĵoj en hepato kaj pankreato kio stimulas la funkcion de la beta-ĉeloj kiuj produktas insulinon.

Laŭ ĵus publikigita studaĵo de instituto Imperial College en Londono la nombro da sukermalsanuloj en la mondo dum la pasintaj 30 jaroj duobliĝis kaj tio ne nur en landoj kiel Usono kie oni havas tre malsanigajn manĝokutimojn, sed fakte en preskaŭ ĉiu regiono de la mondo. Tiu duobliĝo estas kaŭzita je 70 procentoj de la pliaĝiĝo de la homoj kaj je 30 procentoj de pli granda disvastiĝo de la malsano en la tuta mondo.


Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA