N-ro 413 - Gazetaraj Komunikoj de UEA


Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 413
2011-05-18


Enhavo:

  1. Malferma Tago omagxis Erasmon kaj Morariu
  2. Hanoja UK de la 28-a de julio gxis la 4-a de auxgusto 2012

MALFERMA TAGO OMAGxIS ERASMON KAJ MORARIU

La 34-a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA, kiu okazis la 14-an de majo, allogis 70 vizitantojn el 14 landoj. Gxia programo estis grandparte dedicxita al la 500-a datreveno de la apero de Lauxdo de l'stulteco , la plej fama verko de la plej fama roterdamano, Erasmo . Gxeneralan enkondukon al la vivo, verkaro kaj signifo de la granda humanisto faris per sia prelego d-rino Věra Barandovská-Frank. La tradukinto de Lauxdo de l'stulteco, akademiano Gerrit Berveling faris du prelegojn. En la unua li parolis pri tiu cxefverko de Erasmo kaj en la dua precipe pri lia labormaniero. Berveling ankaux surprizis la publikon per lancxo de sia nova esperantigo el Erasmo, Antauxparoloj al la Nova Testamento .

En la Malferma Tago estis publkigita ankaux alia nova libro, Stelsemantoj en la ora nordo de Katalin Kováts. Cxar la auxtorino lancxis la libron samtempe en Stokholmo, en Roterdamo sxin anstatauxis la libroservisto Ionel Oneţ, kiu prelegis pri la protagonisto de la libro, la fama rumana Cseh-metoda instruisto Tiberio Morariu . Morariu vivis plej grandan parton de sia vivo en Svedio, pro kio la auxtora lancxo konvene okazis en la Sveda Esperanto-Kongreso.

Kiel kutime, en la programo estis ankaux multaj filmprezentoj. La libroservo kaj bazaro de esperantajxoj estis vigle vizitataj. La vendoj sumigxis je 1710 euxroj. Nature la plej furoraj libroj estis Lauxdo de l'stulteco kaj Antauxparoloj al la Nova Testamento de Erasmo kaj Stelsemantoj en la ora nordo de Katalin Kováts.

La sekva Malferma Tago okazos la 26-an de novembro 2011. Jam decidita estas ankaux la dato de la 36-a Malferma Tago: la 28-an de aprilo 2012 oni prifestos la 50-jarigxon de la domo en Nieuwe Binnenweg 176 kiel la sidejo de la Centra Oficejo .

HANOJA UK DE LA 28-A DE JULIO GxIS LA 4-A DE AUxGUSTO 2012

La Kongresa Fako de UEA fiksis la datojn de la 97-a Universala Kongreso de Esperanto, kiu laux la pli frua decido de la Estraro de UEA okazos en la vjetnama cxefurbo Hanojo. La 97-a UK disvolvigxos de la 28-a de julio gxis la 4-a de auxgusto 2012.

La definitivigo de la datoj dependis de la elekto de kongresejoj, kiu povis okazi post la laborvizito de la Konstanta Kongresa Sekretario Clay Magalhães al Hanojo fine de aprilo. La cxefa parto de la kongresa programo okazos en la hotelo Meliá. La ejo de la inauxguro kaj aliaj programeroj, en kiuj samtempe partoprenos la tuta kongresanaro, estos la Palaco de Kulturo. Gxi trovigxas en piedira proksimeco de la hoteloj, kiujn UEA ofertos al la kongresanoj.

La preparlaboroj fare de la Loka Kongresa Komitato progresas glate kaj kun granda entuziasmo, konstatis Clay Magalhães dum sia vizito. Li konatigxis i.a. kun eblaj kongresejoj kaj kun logxigaj eblecoj. Li ankaux partoprenis en kunsido de LKK kaj pasigis multan tempon por konsili gxiajn membrojn pri plej diversaj organizaj detaloj. KKS vizitis ankaux la infangxardenon, kie okazos la 43-a Internacia Infana Kongreseto kaj kies direktorino estas aktiva esperantisto.



Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero