N-ro 412 - Gazetaraj Komunikoj de UEA



Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 412
2011-05-13


Enhavo:

  1. UEA membrigxis en Infoterm
  2. Filmo pri la aprila kunsido de la Estraro de UEA
  3. 1306 aligxis al Kopenhago

UEA MEMBRIGxIS EN INFOTERM

La 10-an de majo Universala Esperanto-Asocio subskribis interkonsenton pri kunagado kun Infoterm , la Internacia Informejo por Terminologio. Per tio UEA farigxis membro de Infoterm, fondita en 1971 per kontrakto inter Unesko kaj Auxstra Normiga Instituto (ASI). Infoterm celas i.a. intersxangxi informojn, subteni kaj kunagadi por projektoj, renkontigxoj, eldonajxoj ktp., cxefe en la kampo de terminologio.

Infoterm devenas el la teminologia esplorcentro, kiun fondis kaj longe prizorgis Eugen Wüster , esperantisto kaj fondinto de la moderna terminologia scienco. Infoterm funkcias ankaux kiel sekretariejo de la Teknika Komitato TC37 de Internacia Organizajxo por Normigado (ISO), kun kiu UEA havas oficialajn rilatojn jam ekde 1991.

Pri la rilatoj de UEA kun Infoterm kaj la Teknika Komitato TC37 de ISO respondecas nova komisiito, Mélanie Maradan el Svislando. La Estraro de UEA nomumis sxin por tiu funkcio en sia aprila kunsido.

FILMO PRI LA APRILA KUNSIDO DE LA ESTRARO DE UEA

En la filmjxurnalo UEAviva aperis nova eldono , en kiu prezidanto Probal Dasgupta, vicprezidanto Claude Nourmont kaj gxenerala sekretario Barbara Pietrzak rakontas pri la lasta kunsido de la Estraro de UEA. La kunsido okazis de la 15-a gxis la 17-a de aprilo en la Centra Oficejo en Roterdamo. Temas pri n-ro 9 en la serio de filmjxurnaloj de UEA en YouTube. Per gxi la serio rekomencigxis post longa pauxzo pro la studoj de la volontula redaktoro Francisco Veuthey.


1306 ALIGxIS AL KOPENHAGO

Gxis la 13-a de majo entute 1306 kongresanoj el 67 landoj aligxis al la 96-a Universala Kongreso de Esperanto , kiu okazos en la dana cxefurbo Kopenhago de la 23-a gxis la 30-a de julio. Sekve iom pli ol du monatojn antaux la UK la nombro de aligxintoj jam superas la definitivan nombron de la pasintjara UK en Havano (1002) kaj tiun de la antauxa UK en Kopenhago en 1975 (1227).

Plej multe da aligxoj venis el Francio (165). Pli ol 100 aligxintojn liveris ankaux Germanio (131) kaj tiun limon baldaux superos ankaux Japanio, de kiu gxis nun estas 98 aligxintoj. La gastiganta lando reprezentigxas per 84 aligxoj. Aliaj landoj kun pli ol 20 aligxintoj estas Pollando (68), Nederlando (59), Brazilo (57), Rusio (55), Italio (53), Svedio (48), Hungario (41), Belgio (37), Usono (29), Britio (25), Svislando (23), Finnlando, Litovio kaj Norvegio (po 24), kaj Svislando (23).




Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero