2-a Interlingvistika simpozio en UAM, Poznano (22-23.09.2011)

15-poznan-polonia.jpg

2-a Interlingvistika simpozio en UAM, Poznano (22-23.09.2011)

Interlingvistiko kaj esperantologio antaŭ la defioj de la 21a jarcento

Ĉefaj temoj / sekcioj:
  1. Ĉu e-movado respondas al la defioj de la nuntempo?
  2. Moderna lingva priskribo de esperanto
  3. Modernaj metodoj en instruado de esperanto
  4. Nuntempa e-literaturo
  5. Novaj planlingvaj projektoj, konstruitaj lingvoj en la interreto

La Interlingvistikaj Studoj de UAM invitas Vin partopreni kaj kontribui al la simpozio, kiu okazos tuj post la interlingvistika sesio (kiu restartos kaze de sufiĉe da kandidatoj) kaj antaŭ la kultura semajnfino Arkones (23-25.09.) same en Poznano.
    Publikigo de recenzitaj kontribuaĵoj estas antaŭvidata.

Kondiĉoj:
- ne estas partoprenkotizo (pagendos nur bankedo),
- tranoktado eblos ankaŭ en studenthejmo.

Aliĝo ĉe interlin@amu.edu.pl

Ilona Koutny, Gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj
Universitato Adam Mickiewicz
al. Niepodleglosci 4, PL-61-874 Poznan
T: +48 61-829-36-75
hejme: +48 61-872-83-09
http://www.staff.amu.edu.pl/~interl/index.html


_

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA