N-ro 410 - Gazetaraj Komunikoj de UEA




Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 410
2011-04-20


Enhavo:

  1. La Estraro de UEA kunsidis en Roterdamo
  2. Malkresko de membroj defias UEA
  3. IKU-prelegoj: precizigo

LA ESTRARO DE UEA KUNSIDIS EN ROTERDAMO

Ekde sia elekto en Havano la Estraro de UEA praktike konstante kunsidas rete, sed la unuan realan kunsidon en la Centra Oficejo gxi havis de la 15-a gxis la 17-a de aprilo. Tuttempe partoprenis prezidanto Probal Dasgupta, vicprezidanto Claude Nourmont, gxenerala sekretario Barbara Pietrzak kaj estraranoj Loes Demmendaal, Maritza Gutiérrez kaj Stefano Keller. Pro aliaj sindevontigoj Amri Wandel ne cxeestis en la lasta tago. Gxenerala direktoro Osmo Buller povis cxeesti pro malsano nur mallonge en du tagoj. Lin anstatauxis oficisto Pasquale Zapelli, kiu partoprenis tuttempe, same kiel redaktoro Stano Marček. La prezidanto de ILEI Stefan MacGill cxeestis la tutan unuan tagon, dum la volontulo de TEJO Manuela Ronco kaj la oficistoj de la Kongresa Fako Clay Magalhães kaj Tobiasz Kaźmierski cxeestis dum la traktado de iliaj laborkampoj.

Dum la pasintaj monatoj la Estraro faris jam multajn decidojn rete. Tiun eblecon ricevos ankaux la Komitato, kiu tiucele ricevos en Kopenhago proponon pri sxangxo en la Komitata Regularo. Jam pli frue la Estraro aprobos novan dokumenton pri la gvidlinioj por la redaktado de la revuo Esperanto. Gxian malneton gxi jam prezentis al la Komitato por komentoj, kiujn oni lauxeble konsideros en la fina versio. Poste la Estraro proponos novan kontrakton al la nuna redaktoro de la revuo.

La Estraro ricevis raporton pri la gxisnuna laboro de la Komisiono pri Strategiaj Demandoj, kiu diskutas pri radikalaj sxangxoj en la strukturo kaj funkciado de UEA. La estraranoj decidis unuope kontribui al la diskuto en la komitata retlisto. Ili trovis siajn vidpunktojn tre proksimaj inter si sed ne facile resumeblaj en komuna estrara opiniesprimo, cxar la raporto venis mallonge antaux la kunsido. Ili do konkludis, ke en la komitata listo ili povos plej utile prezenti siajn vidpunktojn kaj evidentigi la komunecon de siaj pensoj.

La Estraro ricevis ankaux raporton pri la progreso de la renovigo de la cxefa retejo de UEA. Kun gxojo oni notis la gxisdatigon de la informa retejo de UEA kun materialoj pri Esperanto en 62 lingvoj. Tre populara farigxis la pagxo de UEA en Facebook , kiu havas jam preskaux 2200 amikojn. Gxis nun gxin prizorgis la Centra Oficejo, kiu tamen esperas, ke ankaux estraranoj kaj komitatanoj pli aktive afisxos en gxi. Pri la vigla agado de UEA cxe UN informas nova retejo  kaj alia retejo speciale pri la agado por lingvaj rajtoj .

Kvankam pasintjare UEA perdis multajn membrojn, la spezokonto de 2010 estas ekvilibra jam por la 5-a sinsekva jaro. La gxisnuna evoluo indikas, ke la enspezoj kovros la elspezojn ankaux cxi-jare. Pli problema povos esti la jaro 2012. Propono pri bugxeto por tiu jaro ankoraux ne pretas pro la malsano de la gxenerala direktoro, sed la Estraro fidas, ke ankaux gxi estos ekvilibra kun konservo de la nuna laborforto de la CO. La Estraro aprobis ankaux du subvenciojn el la cxi-jaraj rimedoj: 2500 EUR al ILEI kaj 700 EUR al Euxropa Esperanto-Unio por agado cxe la septembra Ekonomia Forumo en la pola Krynica.

Jam antauxe la Estraro elektis komisionojn kaj komisiitojn por multaj taskoj kaj laborkampoj. Al ili aldonigxis Informa Komisiono, kiu konsistas el Marek Blahuš (Cxehxio), Andrej Grigorjevskij (Rusio) kaj Francesco Maurelli (Italio/Britio), kaj komisiito por rilatoj kun Internacia Normiga Organizajxo ISO kaj la terminologia informejo Infoterm, por kiu tasko oni elektis Mélanie Maradan (Svislando). En la Amerika Komisiono Alberto Calienes (Kubo) farigxis kunordiganto anstataux Rubén Diaconu (Argentino).

En la dua tago de la kunsido de la Estraro de UEA ankaux tiu de ILEI komencis tritagan kunsidon en la Centra Oficejo. La samtempa cxeesto de ambaux estraroj donis utilan okazon por interkonsiligxi pri komunaj temoj. Post la fino de la kunsido de la Estraro de UEA, Claude Nourmont, estrarano pri edukado, partoprenis kiel observanto la kunsidon de la ILEI-estraro.

MALKRESKO DE MEMBROJ DEFIAS UEA

Laux la oficiala statistiko, aperinta en la aprila numero de la revuo Esperanto, la membraro de UEA grave malkreskis pasintjare. En 2010 estis entute 5288 individuaj membroj en 120 landoj, t.e. 425 membroj malpli ol en 2009. Kiel oni povis atendi, en la kongreslando Kubo la membraro kreskis plej multe (+111), sed tiun kreskon nuligis la malkresko en Pollando (-118), kiu gastigis UK en la antauxa jaro. Rimarkindaj malkreskoj okazis ankaux en Rusio (-77), Francio (-64), Japanio (-36), Cxehxio (-34) kaj Germanio (-33). Francio plu estis la lando kun plej multe da individuaj membroj de UEA (547). Sur la dua loko same tradicie restis Germanio (506).

Malkreskis ankaux la nombro de aligitaj membroj, kiuj estas tiuj membroj de la landaj asocioj, kiuj ne estas individuaj membroj de UEA. Ilia nombro estis 10527 (-2078). La plej drastaj faloj estis en Hungario (-1440) kaj Francio (-363). La tuta membraro de UEA en 2010, t.e. individuaj kaj aligitaj membroj sume, nombris 15815 (-2503).

324 individuaj membroj estis malpli ol 30-jaraj. Sekve ili estis samtempe individuaj membroj de la junulara sekcio TEJO (-112). Krome 1734 el la aligitaj membroj estis malpli ol 30-jaraj (-171). Sekve TEJO havis entute 2058 membrojn (-283).

La revuo Esperanto havis pasintjare 3508 pagitajn abonojn (-257) kaj la revuo de TEJO Kontakto 597 (-138).

IKU-PRELEGOJ: PRECIZIGO

Bv. atenti, ke en Gazetaraj Komunikoj n-ro 409 la titoloj de du prelegoj en la Internacia Kongresa Universitato de la UK en Kopenhago aperis en koncizigita formo. La plena titolo de la prelego de prof. Erik Høg estas La profundo de la cxielo - kredo kaj scio dum 2500 jaroj. D-ro José Antonio Vergara prelegos pri HIV-aidoso kiel minaco al la tutmonda junularo: bezono je pli justa mondo.

Intertempe estis enretigita IKU-libro 2009, kiu enhavas la tekstojn de la prelegoj faritaj en la Internacia Kongresa Universitato de la 94-a Universala Kongreso en Bjalistoko. Gxi estas elsxutebla en la IKU-sekcio de la retejo de UEA.




Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero