Semajno de Internacia Amikeco



Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 408
2011-02-04


UEA instigas doni novan elanon al la festado de la lasta plena semajno de februaro kiel Semajno de Internacia Amikeco. Ĉi-jare ĝi pasos de la 20-a ĝis la 26-a de februaro. La tradicio komenciĝis en 1969, kiam okazis la unua SIA laŭ iniciato de la tiama vicprezidanto de UEA, la sveda esperantisto Erik Carlén. La devizo de la Semajno estas "Amikeco trans limoj" kaj ĝia celo estas plifortigi la reciprokajn kontaktojn kaj senton de komuneco inter esperantistoj.

Precipe en la 1970-aj jaroj oni multe festis la Semajnon per specialaj kunvenoj en Esperanto-kluboj kaj sendado de salutkartoj al alilandaj esperantistoj. En multaj lokoj oni ankaŭ sukcesis realigi la deziron de Carlén pri ĝia festado ekster la Esperanto-movado per publikaj kulturaj aranĝoj. En iuj urboj la aŭtoritatoj oficiale aŭspiciis la Semajnon. Kun la paso de tempo la tradicio tamen bedaŭrinde malfortiĝis.

La ĝenerala sekretario de UEA Barbara Pietrzak skribas en la februara numero de la revuo "Esperanto", ke "ekde nun Interreto kaj ĝiaj sociaj portaloj devus kaj povus esti utiligataj por vivigi kaj memorigi tiun pli ol 40-jaran tradicion de la Esperanto-komunumo". Ŝi ankaŭ proponas aldoni al la Semajno kiel novan elementon la Tagon de la Gepatra Lingvo, la 21-an de februaro. "Ni kontaktu en niaj loĝlokoj asociojn de malplimultoj, kiuj nuntempe pro politikaj kaj ekonomiaj motivoj fariĝis firma karakterizaĵo de niaj socioj", ŝi proponas. Kiel bonan ekzemplon ŝi laŭdas Esperanto-klubon de Stokholmo, kiu alproksimiĝis al grupoj de minoritataj linĝvoj kaj komencis krei ligojn kun ili.

En la retejo de UEA troviĝas nun subpaĝo pri la Semajno de Internacia Amikeco . Al virtuala festado de la Semajno oni povas aliĝi en Facebook, kie ĝi havas propran paĝon.


Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA