LIBERA PENSO

2011-01-30

LIBERA PENSO

Tiu filozofio / pensmaniero naskiĝis en Francio, la unua strukturita asocio naskiĝis en la jaro 1848. Ĝi emas fuĝi for de dogmoj kaj proponas uzi raci-kapablon.
Ĝi celas ĉefe apartigon inter shtato kaj eklezio.

Estas liberpensuloj unuopaj  aŭ asocie starigitaj grupoj en 49 landoj de la 5 kontinentoj.
Vidu pri ateismo kaj libera penso en Jarlibro de UEA 2010, paĝon 61
Nia majstro esprimis sin pri la Libera Penso

« Mia projekto de neŭtral-religia kongreso celas ne la kreadon de ia mistika kulto, sed nur la kreadon de oficiala komunumo, al kiu povus aliĝi oficiale iu, kiu ne volas aparteni al ia religio gente-tradicia. Mi dezirus, ke religia liber-penseco [oni neniel devas konfuzi liberpensecon kun ateismo ! Liberpensulo povas esti ateisto, sed li havas la rajton ank aŭ esti deisto] ricevu tian formon, ke ĝi fariĝu ne io efemera, sed fortika kaj hereda. ». El letero de Zamenhof al Sebert - 13-09 1. al Sebert, 13. III. 1913. (w-502)

En  aŭgusto 2011 okazos grava kongreso de la liberpensuloj en Oslo (Norvegio). Tie ili klopodos starigi tutmondan organizon. Do ili alvenos al lingva problemo : kiel komuniki juste kaj efike ? Pro tio ni proponas al vi nun vastskalan lobiadon.
Kompreneble ni estas je via dispono, kaze de demandoj. Jen la ĉefa retejo de Liberpensuloj : http://www.cilalp.org/

Ni afable sugestas al vi, ke vi klopodu trovi en via lando la liberpensulojn kaj sendi al ili informmaterialon pri Esperanto. Tiel, alveninte en Oslo, ili eble venos al konkludo, ke Esperanto estas la plej bona solvo ene de ilia grupo. Ni provu !!

Elkore salutas kaj antaŭdankas

Dominique Simeone     dominique.simeone che laposte.net
Christian Rivière      christian.riviere che laposte.fr
Mirejo Grosjean   mirejo.mireille che gmail.com
(bv forigi la vorton "che" kiu signifas "at" kaj meti helikon sen spacoj)

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero