Jerusalema Libro-Foiro


IMG_1762.JPG
De: Amri Wandel (prezidanto de ELI-Esperanto-Ligo de Israelo)
 
Karaj geamikoj,

Dum la 20-25.2  okazis la 25-a  Internacia Libro Foiro de Jerusalemo – prestigha arnagho kiu okazas chiun duan jaron en la plej granda kongresa cenctro de Jerusalemo – Binjane Hauma. Jam la trian fojon sinsekve ELI havas tie budon de Esperanto-libroj kaj revuoj. Pli ol 40  personoj enskribighis por la Esperanto-kurso baldau malfermota en Jerusalemo kaj centoj interesighis kaj ricevis flugfoliojn pri Esperanto. En la solena malfermo salutis prezidento Shimon Peres, la ministrino pri edukado Limor Livnat kaj la urbestro de Jerusalemo Nir Barkat. Partoprenis ankau  la famaj israelaj verkistoj Meir Shalev kaj  David Grosman.  La 23.2 Amri renkontighis kun la fama itala verkisto Umberto Eco (kiu verkis i.a. pri Esperanto) kaj donacis al li la novan kompaktdiskon de ELI "Kanti Gefratoj Kune" kaj la lastan n-ron de "Israela Esperantisto". Vizitis nian budon eminentaj gastoj kiel la fama israela verkisto A.B. Jehoshua, kiu ankau ricevis donace la KD-n (aldona foto), Salaj Meridor, eksa chefo de la Juda Sohhnut kaj ambasadoro en Usono (kiu rakontis, ke la onklo de lia patro estis fama esperantisto, Emanuel Olsvanger, kiu en la 20aj fondis la E-movadon en Jerusalemo). Pluraj achetis la E-hebrean vortaron de Murjhan,  kaj aliajn varojn. ELI ricevis oferton de eldonejo Minerva ke ili lukse reeldonos la vortarojn de Murjhan, E-hebrea kaj Hebrea-E kaj ofertos en ilia vendejo E-librojn. Dejhoris en la E-budo Joni, Doron, Esti, Jehoshua, Jinon, Gian Piero, Michal kaj shia fratino, Eran, Josi, Shauli kaj Cvi.  Organizis kaj kunordigis: Amri.





Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA