Kion povas alporti la hungara prezidanteco en Eŭropa Unio al Esperanto?
Estus interese scii, ĉu Hungario estas la lando, kiu donis plej multe da grandaj figuroj al Esperanto en la mondo proporcie al ties loĝantaro. Jen kelkaj el ili :
Plej laste, László Gados klopodas je sia nivelo por akceptigi Esperanton en Eŭropa Unio. Li engaĝiĝis en europan informagadon. Li konsekvence kaptis la okazon de la transpreno de la eŭropa prezidenteco fare de Hungario por uzi Esperanton en informado : vd lian blogon "Aktualaĵoj en la Eŭropa Unio" en kiu li komencis dediĉi paĝojn pli speciale al la "unua hungara prezidanteco en la Eŭropa Unio 2011" (miaopinie pli taŭgus "prezidenteco", ĉar temas pri funkcio de komuna prezidento por grupo da unuiĝintaj ŝtatoj).
Estis ĝis nun malmultaj iniciatoj ligitaj al apartaj prezidentecoj de EU. Tro ofte ili estis preskaŭ nur unuopaj. Certe Eŭropa Esperanto-Unio devus ludi pli grandan rolon en stimulado kaj kunordigado de iniciatoj en la senco de laŭŝtupa akceptigo de Esperanto en EU. Interrete restas spuroj pri kelkaj pozitivaj iniciatoj, i.a. pri iama prezidenteco de Finnlando ĉe EU, kiam aperis informbultenoj Conspectus rerum Latinus 18/2006 en Esperanto-traduko, tio ĉefe dank' al Tim Morley (timsk). Kiam Slovenio transprenis la prezidentecon, Zlatko Tiŝljar kaptis la oportunaĵon por montri ke eblas inform(iĝ)i per Esperanto sen kono de la lingvo de la lando de la prezidento, aŭ de la tri "superaj" lingvoj de EU, aŭ de la supera al la superaj — la angla —, uzataj en Bruselo. Pri la franca prezidenteco, ŝajnas ke neniu franca esperantisto vere emis paroli pri la hungardevena pipola ("people") vantema tika franca prezidento (feliĉe ke hungar[deven]aj esperantistoj savas la honoron de Hungario ! ;-).
Ĉar ni devas laŭeble ligi la informadon pri Esperanto al aktualaj konkretaĵoj, mi iam sugestis pli da atento al tiuj transprenoj de prezidenteco, eĉ se kreskas la nombro da homoj, kiuj pli kaj pli malŝatas tiun nedemokratan burokratan unuiĝon de ŝtatoj, kies planadon kontrolis Usono kaj CIA por ke ĝi neniam fariĝu pli potenca ol Usono kaj por ke ĝi restu dependa de ĝi.
Bedaŭrinde, la hungara prezidenteco komenciĝis tre malbone pro la sinteno de Viktor Orbán rilate al la hungaraj amasinformiloj, pro kio protestoj kaj akraj kritikoj aperis en multaj landoj. Jen plia kialo por esti viglatentaj pri tio kio okazas kaj okazos en Hungario kaj en EU.
Por ebligi kaj faciligi pli bonan planadon kaj preparadon de estonta agado kadre de EU, kalendaro pri la pasintaj, nunaj kaj estontaj prezidentecoj estas trovebla ĉe : "Toute l'Europe.EU" (La tuta Eŭropo.EU). Jen ili ekde la nuna :
Pri László Gados
- Gabrielo Bálint, unua firma pioniro de Esperanto multe vojaĝinta
- Paŭlo Lengyel, pioniro, presisto, kiu savis la revuon "Lingvo Internacia" en kriza periodo, kiu restadis en Parizo de 1904 ĝis 1919 kaj tie fondis Esperanto-presejon "Presa Esperantista Societo", bedaŭrinde malliberigita en Francio dum la unua mondmilito eĉ se povis eble iom konsoli lin la fakto ke du el liaj gardistoj scipovis Esperanton...
- Julio Baghy, unu el la plej famaj Esperanto-verkistoj
- Kolomano Kalocsay, verkisto, poeto, gramatikisto, vortaristo, ĉefredaktoro de "Literatura Mondo"...
- Andreo Cseh, kies instrumetodo de Esperanto famiĝis kaj estas ankoraŭ nun uzata.
- Francisko Szilágyi, kiu, same kiel Andreo Cseh, gvidis multajn kursojn tra Eŭropo.
- Paŭlo Balkányi, kiu aktivis energie sur diversaj terenoj.
- Géza Bárczi, lingvisto, membro de la Hungara Scienca Akademio.
- Alfonso Pechan, universitata profesoro, leksikografo, vortaristo, aŭtoro de tre valora "Gvidlibro Por Supera Ekzameno — Historio, Literaturo, Metodologio"
- István Szerdahelyi, kiu tre alte levis la pozicion de Esperanto en universitata medio kaj ĝenerale en instruado.
- Karlo Fajszi, unu el la plej famaj, interesaj kaj agrablaj esperantistoj, kiujn mi iam renkontis, kies kolekto da Esperantaĵoj estis vere eksterordinara. La hungara ŝtato aĉetis ĝin por transdoni al la Tutlanda Fremdlingva Biblioteko de Hungario.
- D-ro Ludoviko (Lajos) Molnár kaj lia edzino Julianna Farkas, ambaŭ multflanke aktivaj i.a. kadre de la Budapeŝta Medicina Esperanto Fakgrupo
- István Ertl, iama redaktoro de la revuo "esperanto" de UEA, ĉiam aktiva.
- Zsófia Kóródy, iam profesorino pri la angla, la hungara kaj Esperanto en fama budapeŝta liceo kaj nun forte kontribuanta al la vivo kaj famigo de la "Esperanto-Urbo" Herzberg am Harz.
- Katalin Kováts (antaŭe Smidéliusz) kiu zorgas pri unu el la plej utilaj retejoj de la Esperanto-mondo "Edukado.net".
- Ilona Koutny, kiu iniciatis kaj gvidas interlingvistikajn studojn ĉe la Universitato Adam Mickiewicz en Poznań, en Pollando.
- Aleks Kadar , estrarano de Esperanto France, ties prezidinto en 2009-2010.
Plej laste, László Gados klopodas je sia nivelo por akceptigi Esperanton en Eŭropa Unio. Li engaĝiĝis en europan informagadon. Li konsekvence kaptis la okazon de la transpreno de la eŭropa prezidenteco fare de Hungario por uzi Esperanton en informado : vd lian blogon "Aktualaĵoj en la Eŭropa Unio" en kiu li komencis dediĉi paĝojn pli speciale al la "unua hungara prezidanteco en la Eŭropa Unio 2011" (miaopinie pli taŭgus "prezidenteco", ĉar temas pri funkcio de komuna prezidento por grupo da unuiĝintaj ŝtatoj).
Estis ĝis nun malmultaj iniciatoj ligitaj al apartaj prezidentecoj de EU. Tro ofte ili estis preskaŭ nur unuopaj. Certe Eŭropa Esperanto-Unio devus ludi pli grandan rolon en stimulado kaj kunordigado de iniciatoj en la senco de laŭŝtupa akceptigo de Esperanto en EU. Interrete restas spuroj pri kelkaj pozitivaj iniciatoj, i.a. pri iama prezidenteco de Finnlando ĉe EU, kiam aperis informbultenoj Conspectus rerum Latinus 18/2006 en Esperanto-traduko, tio ĉefe dank' al Tim Morley (timsk). Kiam Slovenio transprenis la prezidentecon, Zlatko Tiŝljar kaptis la oportunaĵon por montri ke eblas inform(iĝ)i per Esperanto sen kono de la lingvo de la lando de la prezidento, aŭ de la tri "superaj" lingvoj de EU, aŭ de la supera al la superaj — la angla —, uzataj en Bruselo. Pri la franca prezidenteco, ŝajnas ke neniu franca esperantisto vere emis paroli pri la hungardevena pipola ("people") vantema tika franca prezidento (feliĉe ke hungar[deven]aj esperantistoj savas la honoron de Hungario ! ;-).
Ĉar ni devas laŭeble ligi la informadon pri Esperanto al aktualaj konkretaĵoj, mi iam sugestis pli da atento al tiuj transprenoj de prezidenteco, eĉ se kreskas la nombro da homoj, kiuj pli kaj pli malŝatas tiun nedemokratan burokratan unuiĝon de ŝtatoj, kies planadon kontrolis Usono kaj CIA por ke ĝi neniam fariĝu pli potenca ol Usono kaj por ke ĝi restu dependa de ĝi.
Bedaŭrinde, la hungara prezidenteco komenciĝis tre malbone pro la sinteno de Viktor Orbán rilate al la hungaraj amasinformiloj, pro kio protestoj kaj akraj kritikoj aperis en multaj landoj. Jen plia kialo por esti viglatentaj pri tio kio okazas kaj okazos en Hungario kaj en EU.
Por ebligi kaj faciligi pli bonan planadon kaj preparadon de estonta agado kadre de EU, kalendaro pri la pasintaj, nunaj kaj estontaj prezidentecoj estas trovebla ĉe : "Toute l'Europe.EU" (La tuta Eŭropo.EU). Jen ili ekde la nuna :
- Hungario — jan. - jun. 2011
- Pollando — jul. - dec. 2011
- Danio— jan. - jun 2012
- Kipro — jul. - dec. 2012
- Irlando — jan. - jun 2013
- Litovio — jun. - dec. 2013
- Grekio — jan. - jun 2014
- Italio — jul. - dec. 2014
- Latvio — jan. - jun. 2015
- Lukemburgio — jul. - dec. 2015
- Nederlando — jan. - jun 2016
- Slovakio — jul. - dec. 2016
- Malto — jan. - jun. 2017
- Britio — jul. - dec. 2017
- Estonio — janvier - juin 2018
- Bulgarie — jul. - dec. 2018
- Aŭstrio — jan. - jun. 2019
- Rumanio — jul. - dec. 2019
- Finlande — jan. - jun. 2020
Pri László Gados
- Akceptigo de Esperanto en EU — Video pri prelego de László Gados okaze de la Tago de Esperanto en Budapeŝto - Hungario, 14an de decembro 2008.
- "La rolo de Esperanto en la rezervado de la kultura multkoloreco" (unua parto, dua parto)
- ĉe Ipernity
Comments
Post a Comment