Kantaro-vikio nun havas pli ol 2000 kantotekstojn!

Ekde la jaro 2003 "kantaro-vikio" - alinome la "libera kantaro" - estas loko por cxiu muzikema esperantisto, kie eblas trovi multegon da kantotekstoj, notoj, videoj kaj aliajn muzikajxojn. Funkcianta kiel vikio, gxi ebligas komunan laboron de esperantistoj el diversaj mondopartoj.

En la komenco la kantaro-vikio havis nur kantotekstojn, sed la vivo ne staris unuloke kaj nun krom tekstojn oni povas trovi ankaux muziknotojn, akordojn, tonsilabajn melodiojn, midi-dosierojn kaj ankaux spekti videojn.

En kantaro-vikio trovis sian duan vivon ankaux paperaj kantaroj. En speciala pagxo vi povas trovi liston de paperkantaroj kaj la kantotekstojn en ili.

Kiuj uzas kantaro-vikion? Ho! Komencantoj, gvidantoj de kursoj, amatoraj ludantoj, mem auxtoroj kaj muzikistoj kaj finfine cxiuj muzikemuloj! Se vi antauxe ne vizitis nian vikion, ne prokrastu, eble vi trovos cxe ni delonge sercxatan amatan kanton!

Internacia teamo de kunlaborantoj, sen kies helpo nuna granda atingo ne eblus, invitas vin al kantaro-vikio jubilea!

Dankon al niaj viki-uzantoj, kiuj ricxigas nian kantaron dum longa tempo, dankon al cxiuj auxtoroj, kiuj permesis publikigi siajn verkojn tie, dankon al cxiuj retumanoj, kiujn tajpis ecx unu literon tie, dankon al vizitantoj, kiuj sercxadas kaj trovadas kantojn tie.

Grandan dankon! - Kaj nun venu, vidu, kunkantu!  - Adreso de la libera kantaro: http://kantaro.ikso.net/


laux [cirkulero n-ro 4 de kantaro-vikio]

-------
ndlr:
Iniaciatinto, cxefa laboranto kaj multjara motoro de la projekto estas Ljosxa Kuznecov, ka2pink@gmail.com, el Rusio. - Multajn kaj sincerajn dankojn al li!


-----
fonto: Ret-Info
http://www.eventoj.hu

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero