"Baza Esperanta radikaro" reaperis

=================================================================
Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 402
2010-11-23
=================================================================

Enhavo:
1. "Baza Esperanta radikaro" reaperis
2. Pliaj komisionoj kaj komisiitoj

* * * * *

"BAZA ESPERANTA RADIKARO" REAPERIS

Unu el la plej furoraj eldonajxoj de UEA, "Baza Esperanta radikaro", estas denove havebla. Tiu cxi verko de Wouter F. Pilger (1942-2006) estas kvazaux miniatura PIV, per kiu oni ne nur lernas vortojn sed ankaux ekpensas en Esperanto.

"Baza Esperanta radikaro" enhavas pli ol 2900 radikojn, kiujn gxi klarigas per kutimaj kaj elementaj Esperanto-vortoj. Post la spertoj kaj komentoj pri la unua eldono, Pilger precizigis aux plilargxigis cx. 850 klarigojn, kaj aldonis 260 radikojn, i.a. pri la homa korpo, sano kaj malsano, bazaj nutrajxoj, hejma tekniko, kaj bestoj kaj plantoj. Cxe multaj kapvortoj li menciis pliajn signifojn aux signifo-nuancojn, aux aldonis memor-helpajn detalojn kaj ekzemplojn de kunmetajxoj.

Akademiano Boris Kolker, kiu auxtoris alian furorlibron, "Vojagxo en Esperanto-lando", karakterizis la vortaron de Pilger: "Tiu cxi simpla Esperanta-Esperanta vortareto estas trezoro por komencintaj kaj dauxrigantaj esperantistoj. Gxi kutimigas pensi rekte en Esperanto kaj rapide progresi en libera rego de la lingvo."

Kvankam la nova eldono havas 10 pliajn pagxojn, entute 169, kaj aperas naux jarojn post la unua, gxia prezo plu restas 7,50 euxroj. Ekde 3 ekzempleroj oni ricevas rabaton de 1/3. Al la prezo aldonigxas la kutimaj sendokostoj kaj, por klientoj en Euxropa Unio, imposto de 6%.

http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=6599

* * * * *

PLIAJ KOMISIONOJ KAJ KOMISIITOJ

La Estraro de UEA dauxrigas la elektadon de komisionoj kaj komisiitoj por diversaj laborkampoj de la Asocio. Lastatempe gxi renovigis por tri jaroj la mandaton de la Komisiono pri la Ekzamenoj laux la Komuna Euxropa Referenckadro, en kiu plu membras Katalin Kováts, Zsófia Kóródy kaj Renato Corsetti.

Robert Kaminski estis reelektita kiel komisiito pri Zamenhof/Esperanto-Objektoj kaj Gabi Kosiarska kiel komisiito pri la Esperanta radiofonio. Ili ambaux estis unuafoje elektitaj kiel komisiitoj antaux unu jaro.

Novajxo estas la elekto de komisiono pri la Internacia Infana Kongreseto, pri kiu antauxe respondecis komisiito. Krom la gxisnuna komisiito Bert Schumann, en la nova komisiono membras Adenjo Charrière kaj Matthias Humet. Ankaux la Gazetara Kampanjo pri la Universalaj Kongresoj estos kunordigata de komisiono anstataux komisiito. La komisiono konsistas el Dima Sxevcxenko kaj Anna Striganova.

* * * * *

__._

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero