Gazetaraj Komunikoj de UEA Nro 398


2010-10-19
Enhavo:

   1. Mesaĝo de Ban Ki-moon por la Tago de Unuiĝintaj Nacioj
   2. Dankmesaĝo el Pollando
   3. Konsisto de KAEM konfirmita

MESAĜO DE BAN KI-MOON POR LA TAGO DE UNUIĜINTAJ NACIOJ

La 24-a de oktobro estas la Tago de Unuiĝintaj Nacioj, memore pri la fondo de UN je tiu tago en la jaro 1945. Por la ĉi-jara Tago la Ĝenerala Sekretario de UN, s-ro Ban Ki-moon, publikigis ĉi tiun mesaĝon.

- - -

Je la Tago de Unuiĝintaj Nacioj, mi esprimas mian grandan dankon al la milionoj da homoj el la tuta mondo, kiuj profunde kredas je nia laboro por paco, evoluigo kaj homaj rajtoj ... kaj kiuj subtenas niajn idealojn kaj helpas nin atingi niajn celojn. Al vi ĉiuj ... amikoj kaj kuncivitanoj de la mondo ... mi diras: Dankon.

Je tiu ĉi dato antaŭ sesdek kvin jaroj, la fonda Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj ekvalidis. Ĉiujare je la Tago de UN, ni rekonfirmas nian tutmondan celaron. Ni ree asertas la universalajn valorojn de tolero, reciproka respekto kaj homa digno. Kaj ni rekonas la progreson, kiun ni kune faris: gajnojn je alfabetigo kaj vivolongeco ... la disvastigo de scioj kaj teknologio ... antaŭenpaŝoj al demokratio kaj jurkonforma regado.

Sed, plej grave, temas pri tago kiam ni promesas pli multon fari – por ŝirmi tiujn homojn enplektitajn en armitajn konfliktojn, por kontraŭbatali klimatŝanĝiĝon kaj devojigi nuklean katastrofon, por plivastigi eblecojn por virinoj kaj knabinoj, por militi kontraŭ nejusteco kaj punevito – pli multon fari por atingi la Jarmilajn Evoluigajn Celojn.

La pasintmonata pintkonferenco ĉe Unuiĝintaj Nacioj pri la Jarmilaj Evoluigaj Celoj generis politikan energion ... kaj ankaŭ financajn devigojn aparte signifajn en la nunaj malfacilaj ekonomiaj tempoj. Mi firme intencas antaŭenbarakti al la venanta limdato de 2015.

Malgraŭ niaj problemoj, malgraŭ polusigo kaj malfido, la interligiteco de nia mondo malfermis larĝajn eblecojn por komuna progreso. Ni dediĉu nin fari pli por realigi la grandan vizion elprezentitan en la Ĉarto de UN.

[traduko el la angla]

Ĉarto de UN: http://www.uea.org/dokumentoj/UN/UN-charto.html

 
DANKMESAĜO EL POLLANDO

La pola ambasadoro en Nederlando, s-ro Janusz Stańczyk, peris al la ĝenerala direktoro de UEA leteron de la ŝtata subsekretario, s-ro Jaromir Sokołowski, el la kancelario de la Pola Prezidento, kiu dankis pro la gratuloj de UEA al s-ro Bronisław Komorowski okaze de ties enoficiĝo kiel la pola ŝtatestro (Gazetaraj Komunikoj de UEA, n-ro 394).

En sia letero s-ro Sokołowski skribis, ke "mi volas certigi vin, ke la Prezidento sekvas kun aprezo la aktivadon de via organizaĵo, kiu celas konstrui konsenton kaj dialogon inter la nacioj".

KONSISTO DE KAEM KONFIRMITA


La Estraro de UEA konfirmis formale la konsiston de la Komisiono pri Azia Esperanto-Movado (KAEM) surbaze de rekomendo, kiu rezultis el balotado okazinta en la ĉi-jara Azia Esperanto-Kongreso.

Kiel prezidanto de KAEM funkcias Sasaki Teruhiro el Japanio kaj kiel vicprezidantoj Wang Ruixiang el Ĉinio kaj Hoang Ngoc Boi el Vjetnamio. Sekretario estas Park Yong-sung el Korea Respubliko kaj kasisto P.V. Ranganayakulu el Hinda Unio. La aliaj komisionanoj estas Muhammad Zubair (Pakistano), Reza Torabi (Irano), Mukunda Raj Pathik (Nepalo), Fajzullaev Ĝamŝid (Taĝikio), Esti Saban (Israelo) kaj Chimedtseren Enkhee (Mongolio).

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero