Esperanto en CNN


From: Stefan MacGill
Date: 2010/9/17
Subject: [komitato-de-uea] Esperanto en CNN

Esperanto en CNN

 

Fine de programo Konektante la Mondon (Connecting the World) la televida kanalo CNN Internacia dissendis program-parton pri lingvoj. Ĝi daŭris de 10.45ptm CET ĝis 10.56.

 

Ekde 10.45 ptm ĝi resumis la lingvorilatajn prezentojn de la antaŭaj tagoj: lunde pri klopodoj en usono flanke de parolantoj de malpli grandaj fremdaj lingvoj vivigi tiujn lingvojn inter enmigrintoj, marde pri lingvolernaj programoj en Ĉinio, merkrede pri antaŭenigo de la araba en Libano, ĵaŭde pri klopodoj revivigi la jidan; la tasko por vendredo estas esplori kreitajn lingvojn.

 

Ekde 10.47 ptm ĝi eniris la termaron per Klingon, la lingvo uzata de malbonuloj en la kulta televida serio Star Trek. Oni asertis ke ĝi havas milojn da parolantoj en 45 landoj kaj organizas tendarojn kaj eldonas gvidilojn. Ili montris scenetojn el Hamleto kaj el opero en la lingvo.

 

Ekde 10.48 ptm ili aludis la nov-zelandan filmon Lordo de la Ringoj, kiu uzis elfan lingvon kreitan de J.R.R. Tolkein. Ili asertas ke miloj da homoj lernas tiun lingvon; oni eldonas gvidilojn por lerni ĝin. Aperis aktorino el la filmo, kiu povis ankoraŭ elparoli poemon de ŝia rolo en la filmo.

 

Ekde 10.49 ptm ili aludis la pli lasatempan filmon Avatar, kun la lingvo Navi, kiun lingvisto laŭ komisio ellaboris por la filmo. Tiu ellaboris tion multe pli amplekse ol la filmo mem bezonus.

 

Ekde 10.50 ptm komenciĝis la parto pri Esperanto. Enirpunkto reiris al Star Trek, ĉar ĝia ĉefrolulo William Shaffner (literumo?) pli frue aktoris en la filmo Incubus, kiu laŭdire uzis Esperanton. Ili montris fragmenton, sed la parolaĵo (ja teknike nebonkvalita) estis neniel rekonebla kiel Esperanto. La prezentanto asertis ke milo da homoj parolas Esperanton denaske (kredebla), kun inter 10,000 kaj 2 milionoj da pliaj nedenaskaj parolantoj (ankau kredebla, depende de la difino de 'parolas'). Ŝi tamen konkludis, ke povus esti sama kvanto de parolantoj de Klingon kaj Esperanto.

 

Ekde 10.52 ptm la programo intervujis Skajpe aŭtoron de libro "En la lando de inventitaj lingvoj", el Philadelphia, Pensilvanio, Ariko Okrent. Responde la la demando kiam unue aperis inventitaj lingvoj, ŝi respondis antaŭ almenaŭ mil jaroj, citante la lingvoprojekton de Hildegard Bingen, Ignota. Pri Esperanto oni demandis, kial ne estu nur unu lingvo, kaj kial ne Esperanto. Ŝi respondis ke unu lingvo implicas unu kulturon, kaj sekve iu ajn lingvo kiu aspiras tiun rolon, tamen mem dissplitiĝos. Ŝi tamen agnoskis, ke Esperanto proponas solvon, kaj ĝi relative bone funkcias "…does a pretty good job" provizi neŭtralan ilon per kiu interkompreniĝi kaj diskuti ion ajn. Responde al demando la intervjuito diris, ke ŝi havas pasivan konon de la lingvo.

 

Tiel finiĝas la Esperanta parto, oni demandis al Ariko kion ŝi opinias pri 'Globish' (tio estas la Angla adaptita kaj dissplitigita en regionaj variaĵoj por plenumi internacian rolon) kaj pri klopodoj revivigi minacatajn lingvojn. Malfacila demando estas kiel oni devigu al homoj lerni lingvojn – tion homoj faros ĉar ili volas, ne ĉar ili devas. Fine, la intervjuito diris, ke miloj da kreitaj lingvoj ekzistas, kaj ili naskiĝas kontinue; facilas trovi unu laŭ ĉies gusto. Se oni ŝatas latinidajn lingvojn, oni trovas tiajn proponojn (jam ekde 1907!), se oni ŝatas la finnan aŭ la hungaran, troveblas eĉ kreitaj lingvoj tiel bazitaj.

 

Per tio, je 10.55 ptm la prezentaĵo venis al fino.

 

 

Konklude, ne negativa, eĉ modeste pozitiva. Eble ni ĝoju, ke oni turnis sin al relative sendependa intervjuito, kiu tamen estis bone informita pri la lingvo. Esperantisto riskus maltrafi la okazon per troa entuziasmo! Ni ne miru pri la obscedo je lingvoj nasiĝintaj el filmoj, efektive tia enkonduko necesas por ne tedi la publikon. Oni povus deziri ke la esenca diferenco inter Esperanto kaj la aliaj menciitaj lingvoj ne estis pli forte emfazita – pri la parolkomunumo malantau Esperanto estis neniu parolo. Rimarkinde, neniu alia malfilma lingvo-projekto el la lastaj mil jaroj estis menciita. En dek minutoj oni ne povas aliri la demandon, kiel Esperanto trovu sian lokon inter la aliaj naciaj lingvoj nuntempe uzataj por internacia komunikado.

 

Resumis, raportis, komentariis

 

11.35 ptm, Stefan MacGill (ILEI)



Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero