Gazetaraj Komunikoj de UEA - 394 (2010-08-21)

Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 394
2010-08-21
Enhavo:

   1. Programeroj de la Havana UK en la Reta Kinejo
   2. UEA gratulis la novan polan ŝtatestron
   3. Esperanta orĝanizaĵo por UN ekfunkcias

PROGRAMEROJ DE LA HAVANA UK EN LA RETA KINEJO

Multaj programeroj de la 95-a Universala Kongreso en Havano estis filmitaj kaj la registraĵoj aperos iom post iom en la Reta Kinejo de UEA. La laboro estas farata volontule kaj etendiĝos verŝajne tra du-tri monatoj. Kiel la unuajn la filmisto Franciso L. Veuthey finpretigis la programerojn "La nova Estraro sin prezentas" kaj "La Centra Oficejo respondas", kiuj jam estas videblaj.

La programero "La nova Estraro sin prezentas" daŭris 1,5 horojn. En la Reta Kinejo ĝi estas dividita en tri partojn. La 50-minuta "La Centra Oficejo respondas" estas dividita en du partojn.

Reta Kinejo de UEA: http://www.ipernity.com/doc/97850/home/video

UEA GRATULIS LA NOVAN POLAN ŜTATESTRON


S-ro Bronisław Komorowski, kiu venkis en la balotado pri la prezidanteco de la Pola Respubliko la 4-an de julio, transprenis la oficon la 6-an de aŭgusto. Je tiu okazo Ĝenerala Direktoro Osmo Buller sendis al li gratulojn de UEA, dezirante al li "multe da sukceso en la plenumado de tiu respondeca tasko por la bono de Pollando kaj por la progresigo de harmonio kaj kunlaboro inter la popoloj".

"Estis granda honoro al ni pasintjare, ke Vi akceptis esti la Alta Protektanto de la 94-a Universala Kongreso de Esperanto en Bjalistoko, kiu estis la ĉefa evento por festi la 150-an datrevenon de la naskiĝo de D-ro L.L. Zamenhof, la kreinto de Esperanto", skribis Buller. Li memorigis, ke la temo de tiu UK rilatis al la eldiro de D-ro Zamenhof, ke Esperanto celas krei pacan ponton inter la popoloj. Buller aldonis, ke la kongresanoj aprezis la mesaĝon de Komorowski al la UK, en kiu la Alta Protektanto referencis al tiu eldiro kaj konkludis: "La revo pri paco kaj sekureco estas aparte grava kaj signifa. La projekto krei universalan lingvon, kiu ebligu dialogon kaj kompreniĝon inter la popoloj, estas valora paŝo al la realigo de tiu ĉi revo."

"Ekde la apero de la unua lernolibro de Esperanto en Varsovio ĝis la regule daŭrantaj Esperanto-elsendoj de la Pola Radio Via lando akiris kaj konservas specialan lokon en la koroj de esperantistoj", daŭrigis Buller. "Kun granda ĝojo ni vidas, ke ĝuste Vi, la Alta Protektanto de nia pasintjara kongreso, nun okupas la plej altan oficon de Pollando."


ESPERANTA ORĜANIZAĴO POR UN EKFUNKCIAS


En la UK en Havano estis anoncita la fondo de la organizaĵo Esperanto por UN, kiu laboros por altigi la profilon de Esperanto ĉe Unuiĝintaj Nacioj kaj por disvastigi informojn pri UN inter la esperantistoj.

UEA havas formalajn rilatojn kun UN kaj Unesko jam ekde la jaro 1954. Per sia oficejo en Novjorko, UEA flegas tiujn kontaktojn. Laborgrupoj en Parizo, Ĝenevo kaj Vieno faras similan laboron. De tempo al tempo UEA prezentas sian vidpunkton pri lingvaj demandoj en kunsidoj kaj konferencoj de UN kaj Unesko. UEA ankaŭ mem organzias konferencojn kaj seminariojn en Ĝenevo, Novjorko, Parizo kaj aliloke por atentigi pri la valoro de Esperanto kiel neŭtrala komunikilo inter la homoj kaj pri la problemo de lingva malegaleco ĝenerale.

La nova organizaĵo klopodos kreskigi subtenon por la laboro de UEA ĉe UN kaj Unesko. Por sistema informado pri UN inter la esperantistoj ĝi lanĉos Esperantan retpaĝaron pri UN kaj Unesko. Ĝi argumentos por subtenado de UN per informado al la publiko pri ĝia valoro, instruado pri UN en la lernejoj, konsciigo pri la valoro de internacia ordo, kaj laboro por atingi la Jarmilajn Evoluigajn Celojn.

Detaloj pri membriĝo, retpaĝaro kaj agadplano de Esperanto por UN estos publikigitaj baldaŭ.

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA