Pli ol miliono da artikoloj en WikiTrans / Plia oficiala universitata Esperanto-kurso / Kunlaboro de Zaozhuang-a Univ

Pli ol miliono da artikoloj en WikiTrans

En la momento de finredaktado de tiu ĉi komuniko, estas 1 004 554 artikoloj tradukitaj de la angla Wikipedia al Esperanto ĉe Wikitrans. La franca Wikipédia havas 970 365 artikolojn.

Je la ritmo de ĉirkaŭ 13 000 artikoloj ĉiutage, ne multaj tagoj estos necesaj antaŭ ol la nombro da artikoloj de WikiTrans superos ankaŭ la germanlingvan version de Wikipedia, kiu havas nun 1 093 575 artikolojn kaj al kiu ŝajne aldoniĝas ĉiutage (surbaze de tritaga komparo) ĉirkaŭ 250 pliaj.

La nombro da artikoloj en Vikipedio estas 131 806, kaj la Esperanto-versio staras je la 23a pozicio.

##

Plia oficiala universitata Esperanto-kurso

Laŭ informo de Germain Pirlot, kiu kompilas liston de oficialaj Esperanto-kursoj en supera instruado en la tuta mondo, aldoniĝas nun plia al la januara listo en la Jagelona Universitato de Krakovo, la plej malnova de Pollando kaj unu el la plej prestiĝaj de Eŭropo :

Pollando - Krakόw (*) :

a) Jagelona Universitato (ul. Gołębia 24, PL- Krakόw).

b) Mag-ino Maria MAJERCZAK (Krakόw, mmajerczak.@.gmail.com ) /P/.

c) Postelementa, perreta-cheesta.

Kun skriba kaj parola ekzamenoj.

Kun atesto pri Esperanto de la universitato.

La nombro atingas nun 61 en 22 landoj.

Pliaj informoj estas konsulteblaj ĉe :
http://www.ipernity.com/blog/32119/234890

kaj ankaŭ, pri kursoj en diversgradaj lernejoj, ĉe :
    * http://www.egalite.fw.hu   Vidu la novan adreson supre! Serĉu en la menuo la Lernejan liston!


   Bonvolu informi Germain Pirlot pri ne menciitaj kursoj, kiujn vi konas : gepir.apro @ pandora.be


###

 Mesaĝo de Sun Mingxiao (pseudo : Semio) plusendita de Germain Pirlot

Kunlaboro de Zaozhuang-a Universitato

 

karaj s-anoj:

 

    Kunlaboro de Zaozhuang-a Universitato
 
karaj s-anoj:
 
    Mi estas delegito de UEA pri ĉina kulturo  kaj nun laboras en oficejo por internacia kunlaboro kaj interŝanĝo de Zaozhuang-a Universitato, en kiu baldaŭ funcios Esperanto-instruado. Laŭ la peto de nia universitato ni povas kunlabori kun universitatoj en tuta mondo por ĉiuj temoj kaj en ĉiuj kampoj pere de nia lingvo.
 
    Zaozhuang-a Universitato havas 14 fakultatojn kun pli ol 60 fakoj, kie studas pli ol dekmil gestudentoj el Ĉinio, Koreio, Japanio kaj Usono. Laŭ mia sperto esperantistoj povos studi ĉinajn lingvojn en la lernejo kaj kelkaj geinstruistoj de Esperanto povos instrui vin en Esperanto, ankaŭ la arta fako kun ĉina pentrado kaj kaligrafio, sporta fako kun ĉina Kongfuo (Uŝuo) kaj ĉina literaturo estas fama en Ĉinio.
 
   Mi esperas, ke esperantistoj povos esti niaj perantoj en via lando, ĉiuj temoj kaj lingvoj estas bonvenigaj por nia kunlaboro. Kompreneble viaj proponoj estas bonvenaj kaj akcepteblaj.
   Mia celo estas montri al la Universitato, ke nia lingvo estas utila. Mi klopodas ok jarojn por enirigi nian lingvon en la universitaton. Finfine ili akceptas mian proponon, ke mi profesie laboru per Esperanto por internacia kunlaboro de Zaozhuang-a Universitato.
 
Mi petas vin karaj samideanoj transdoni mian mesaĝon al viaj amikoj kaj esperantistoj.
via sincere Sun Mingxiao (Semio)
 
PS la 4-a internacia festivalo de Esperanto okazos en 10-12-a de septembro en Zaozhuang-a Universitato, bonvolu partopreni en la fama festivalo de nia lingvo en Azio.


Rimarkoj HM :

Unue, estus bone ke artikolo pri Zaozhuang, urbo de pli ol 3 600 000 loĝantoj, aperu en la Esperanto-versio de Wikipedia, t.e. Vikipedio. Ĝi aperas ĝis nun nur en jenaj lingvoj :

La urbo Zaozhuang aperas en WikiTrans en aŭtomata traduko el la angla versio de Wikipedia, sed, memkompreneble, ĝi estas same mizera je informoj, kiel la anglalingva el kiu ĝi devenas : http://epo.wikitrans.net/Zaozhuang?eng=Zaozhuang
Ŝajnas al mi ke la ĉina ne estas pli riĉa...

Partopreno en redaktado de artikoloj por Vikipedio, aŭ en plibonigo de artikoloj de WikiTrans (ĉefe lingva korektado) pri iu ajn fako kaj temo, sed ĉefe pri ĉina temaro, povus esti bona bazo de kunlaboro de la Universitato de Zaozhuang.

Tio validas ankaŭ por aliaj universitatoj, ĉinaj aŭ ne, kie Esperanto estas instruata aŭ instruota : por bona kaj efika kunlaboro, gravas plialtigi la nivelon de faka uzo de Esperanto, ke samaj vortoj havu saman sencon kaj difinon por ĉiuj homoj de nia planedo, ke, ie ajn en la mondo, oni povu ricevi fidindajn informojn pri iu ajn temo.

Koncerne la 4an Festivalon, pliaj informoj estas legeblaj sur la blogo de Sun Mingxiao : http://www.ipernity.com/blog/34668
kaj ĉe :
http://www.ipernity.com/blog/34668/263383 (kunlaboro de Zaozhuang-a Universitato, kun ebleco aldoni komentojn kaj proponojn)
http://www.ipernity.com/blog/34668/252501 (Tagprogramo)
http://www.ipernity.com/blog/34668/252514 (aliĝilo)

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero