N-ro 391 - Gazetaraj Komunikoj de UEA



Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 391
2010-07-28


Enhavo:

  1. Rezolucio de la 95-a Universala Kongreso de Esperanto
  2. Premio Degucxi al Philippe Chavignon
  3. Sep elstaraj Esperanto-agantoj diplomitaj en Havano

REZOLUCIO DE LA 95-A UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO

La 95-a Universala Kongreso de Esperanto, kunveninta en Havano (Kubo) kun 1002 partoprenantoj el 59 landoj,

Konsiderante, ke Unuigxintaj Nacioj deklaris la jaron 2010 Internacia Jaro de Interproksimigo de Kulturoj, konstatas
- ke la diverseco de kulturoj en la mondo grave kontribuas al la ricxeco de la homaro;
- ke jam dum 123 jaroj Esperanto kiel neuxtrala lingvo helpas konstrui pontojn inter popoloj kaj kulturoj, kaj
- ke la Universalaj Kongresoj de Esperanto, kunigante homojn el plej diversaj landoj tra la mondo, mem atestas tiun kapablon konstrui pontojn,

Deklaras la deziron de la Esperanto-parolantoj kunagi kun Unuigxintaj Nacioj kaj Unesko por stimuli komprenemon inter popoloj kaj samtempe protekti la identecon de cxiuj homgrupoj,
kaj invitas Unuigxintajn Naciojn kaj Uneskon plene eluzi siajn rilatojn kun Universala Esperanto-Asocio por efike realigi siajn celojn.

Havano, 24 julio 2010

Rim. Oficiala anglalingva traduko de la rezolucio estas jam havebla cxe la Centra Oficejo de UEA. Tradukoj en aliaj lingvoj estos haveblaj poste.

PREMIO DEGUCxI AL PHILIPPE CHAVIGNON

La franca esperantisto kaj mondcivitano Philippe Chavignon ricevis en la fermo de la Havana UK la prestigxan Premion Onisaburo Degucxi. La Premio estis starigita en la Jubilea Jaro 1987 per donaco de Oomoto por cxiujare distingi agadon, kiu per Esperanto antauxenigas la internacian amikecon kaj solidarecon en la spirito de L.L. Zamenhof kaj Onisaburo Degucxi. Pri la lauxreato de la Premio, kiu konsistas el diplomo kaj monsumo de 2000 euxroj, decidas la Estraro de UEA.

Philippe Chavignon naskigxis en 1958 kaj esperantistigxis en 1984. Li ricevis la premion pro sia longtempa agado en multaj landoj de Afriko kaj Latina Ameriko. En tiuj kontinentoj li plenumis diversajn informajn, instruajn kaj organizajn misiojn por UEA. En la 1990-aj jaroj li ekaktivis en indigxenaj medioj, kunlaborante por la projekto Indigxenaj Dialogoj kaj poste por la UEA-projekto Indigxenaj Popoloj. Li ankaux funkciigis projektojn pri ekoturismo -- antaux la cxi-jara UK li organizis i.a. ekskurson tra Gvatemalo -- pri sunenergio, memnutrado kaj abelbredado. Li estis dum multaj jaroj komitatano de Unuigxo Franca por Esperanto. Ekde 2007 li estas komitatano C de UEA, kies dumviva membro li estas.

SEP ELSTARAJ ESPERANTO-AGANTOJ DIPLOMITAJ EN HAVANO

Sep elstaraj Esperanto-agantoj estis diplomitaj en la ferma ceremonio de la 95-a Universala Kongreso en Havano. Unuafoje la Estraro de UEA aljugxis la novan Diplomon pri Elstara Arta Agado, kiun la Komitato starigis kiel samrangan ekvivalenton de la Diplomo pri Elstara Agado, asignatan ekde 2007 por rekoni eksterordinare meritplenan agadon por Esperanto. Kiel la nomo diras, la nova diplomo premias eminentan kontribuon al la Esperantaj kulturo kaj arto.

Diplomon pri Elstara Agado ricevis d-ro Rüdiger Sachs el Germanio, kiu ekde 1997 gvidas Internacian Sciencan Asocion Esperantistan, redaktante ankaux gxian gazeton "Scienca Revuo".

Diplomon pri Elstara Arta Agado ricevis aktorino Georgina Almanza (Kubo), aktorino Vida Jerman (Kroatio), hxorestrino Franjo Lévêque (Francio), aktoro Sasxa Pilipović (Serbio), verkisto Trevor Steele (Auxstralio) kaj verkistino Spomenka Štimec (Kroatio).


Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero