ITALA LINGVO FOR DE PATENTOJ


=============================================================
Romo 05 Julio 2010

KOMUNIKAĴO POR LA GAZETARO

GIORGIO PAGANO: ITALA LINGVO FOR DE PATENTOJ? LA REGISTARO TUJ MOVU KONTRAŬ OLIGOPOLO!
Deklaracio de la Sekretario de la "Esperanto" Radikala Asocio

Ni eksciis per presado, ke la Komisaro Barnier proponas fortranĉi la italan kaj la hispanan el la lingvoj de la nova Eŭropunia Patento Sistemo.

Tamen, la pasinta Decembro oni atingis politikan interkonsenton, de kiu Ronki estis efika proponisto, por ke la itala estos unu el la lingvoj de la eŭropunia sistemo de la patentoj .

Nun Barnier denove trudas trilingvismon al la nova eŭropunia sistemo de la patentoj, alportante motivoj de pragmatismo kaj ŝparo de tradukadaj kostoj.

Tamen, tiu temas pri unuflanka esplorado de la kostoj! Fakte, se estas vero, ke ĝenerale oni malpli elspezos por tradukado por la eŭropunia patento, de la alia flanko okazos diskminacian efikon pri la distribuo de la kostoj. Tiu diskrimiancio malavantaĝos la entreprenojn, kiuj ne havas kiel oficiala lingvo la anglan, la francan aŭ la germanan.

Finfine tiu tradukiĝas en malpliiĝo de la entreprena konkurencokapablo de la italaj entreprenoj kompare al la germanaj, francaj kaj anglaj.
Ne estas ĉio! Akcepti la proponon de Bariner signifas akcepti novan malkreskon de la prestiĝo de la itala lingvo, kiel ilo por la prilaborado kaj transigo de la teknika-scienca scio.

Se oni ne deziras toleri monopolojn, kaj oni volas male savi propran lingvon de la angla koloniado, eksistas nur unu vojon por la demokrata lingva novigo: esperanto kiel teknika pontlingvo.

Ĉiu prezentos patenton en sia propra denaska lingvo, akompanata de Esperanta traduko kiel jura teknika pontlingvo.




Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA