Gazetaraj Komunikoj de UEA



Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 386
2010-07-09


Enhavo:

  1. Honora Patrono Umesao Tadao forpasis
  2. Mejlosxtona verko de Noam Chomsky nun en Esperanto

HONORA PATRONO UMESAO TADAO FORPASIS

3_img.jpg

UMESAO Tadao, eminenta kultura antropologo, forpasis la 3-an de julio. Li naskigxis la 13-an de junio 1920 en Kioto. Li studis zoologion en la Universitato de Kioto, sed post la milito ekdedicxis sin al kultura antropologio. Al tio inspiris lin interalie la frua partopreno en esplor-ekspedicioj al Mikronezio kaj nordorienta Cxinio, poste al Karakorumo kaj Hindukusxo. En 1949 li igxis profesoro, unue en Ôsaka, poste en Kioto. El artikolo lia, kiu aperis en 1957 kaj famigis lin, evoluis lia cxefverko Ekologia rigardo al historio. La japana civilizacio en la monda kunteksto (1967), konsiderata kiel unu el la plej influaj sciencaj libroj aperintaj en Japanio post la Dua Mondmilito (gxi estas tradukita en la anglan). Por pli largxa publiko li verkis La tekniko de intelekta produktado (1969), kiu gxis hodiaux furore vendigxas. Umesao klarvide atentigis jam en 1963, ke tutmonde estigxas "informad-socio".

Laux lia instigo, sur la tereno apud Ôsaka, kie en 1970 okazis Monda Ekspozicio, estis kreita Nacia Muzeo de Etnologio. Li igxis en 1974 gxia unua gxenerala direktoro (kaj restis gxis 1993). Kvankam en 1986 li preskaux perdis sian vidkapablon, li plue verkadis; en 1994 estis kompletigita lia Plena Verkaro (entute 23 volumoj). Li ricevis multajn ordenojn kaj aliajn honorigojn, al kiuj apartenis (ekde 1980) la membreco en Honora Patrona Komitato de UEA.

Umesao lernis Esperanton tuj post la milito. Kiel postdiploma studento li gvidis en Kioto enkondukan kurson pri Esperanto. Tra sia tuta vivo li de tempo al tempo konigis sian esperantistecon al japana publiko. Li kuntradukis en la japanan Vivo de Zamenhof de Edmond Privat (1965) kaj verkis eseon pri "La spirito de Esperanto" (1983). En Esperanta traduko aperis la libro Sepdek-sep sxlosiloj por la japana civilizacio (1987), kies cxefauxtoro estis Umesao. Dank' al kunlaboro inter li kaj UEA, la Nacia Muzeo de Etnologio ekde 1983 posedas valoran kolekton de libroj en kaj pri Esperanto (cx. 2700 volumoj).

MEJLOSxTONA VERKO DE NOAM CHOMSKY NUN EN ESPERANTO

noam_chomsky.jpg

Unu el la plej famaj verkoj en la moderna lingvistiko, Lingvo kaj menso de Noam Chomsky, estas nun havebla en Esperanto. Gxia unua anglalingva eldono aperis en 1968, sed en Esperanto aperis gxia plej nova, tria eldono el 2006.  Lingvo kaj menso estas tradukita de Edmund Grimley Evans kaj eldonita de UEA. Gxi estas la dua volumo en la nova serio de mejlosxtonaj sciencaj verkoj "Scienca Penso", kies celojn estrarano José Antonio Vergara skizas komence de la libro.

"Ni estas tre kontentaj povi eldoni en inde altkvalita esperantigo reprezentan verkon de la plej elstara lingvosciencisto de nia epoko", diras prezidanto Probal Dasgupta, kiu antauxparole traktas ligojn inter la internacia lingvo kaj universala gramatiko. Li tusxas ankaux sian personan lingvistikan partnerecon kun Chomsky. "Estis plezuro rilati al Chomsky kiel auxskultema kaj malavara dialogpartnero dum jardekoj", li skribas, finante: "Mi kaptas la okazon danki lin pro lia tuja esprimo de konsento, kiam mi petis lian permeson pri esperantigo de Lingvo kaj menso." Estas rimarkinde, ke laux la iniciato de Chomsky mem la originala eldonejo Cambridge University Press asignis la rajton je Esperanto-eldono al UEA senpage.

En alia antauxparolo, "Evoluo de la cxefaj tezoj de Chomsky", prof. Hiroshi Nagata enkondukas al la legado de la verko, kiu laux li "priskribas, lauxeble en neformala maniero, la Chomsky-an generan gramatikon kaj ties psikologiajn kaj filozofiajn implicojn, difinante ties sciencan rolon en historia perspektivo". Nagata tre lauxdas la elstaran esperantigon. "Plejparto de la Chomsky-aj terminoj estas originalaj, kio sendube prezentas defion al la tradukanto." Pri tiu defio Edmund  Grimley Evans brile sukcesis.

La prezo de la 188-pagxa libro estas 9,90 euxroj. Cxe samtempa acxeto de minimume 3 ekzempleroj la Libroservo de UEA donas rabaton de 1/3. Al la prezo aldonigxas la sendokostoj (10%, minimume 4 euxroj) kaj, por EU-landoj, imposto de 6%.




Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero