Esperanto en ekzameno de angla lingvo

teach1.jpg
La 19-an de junio 2010 okazis la
tutlanda universitata ekzameno de angla lingvo (la plej alta nivelo-6) en Ĉinio. Ĝia aŭdado koncernis Esperanton. Mallonga teksto voĉlegita de du ne-ĉinoj ( unu viro kaj unu virino) prezentis kreinton, evoluon kaj rolon de Esperanto, influon de Ĉinio al Esperanto kaj originon de la Esperantolingvaj vortoj. Aŭskultinte la tekston ekzamenitoj faris respondojn al tri demandoj:1.Kion la parolantoj diras al ni pri Esperanto? 2. Kio estas dirata pri la internacia movado akceli uzadon de Esperanto? 3. Kion la parolantoj diras pri Esperanto en Ĉinio? La teksto, levitaj demandoj kaj resta tempo por respondo de la ekzamenitoj entute daŭris 3 minutojn.

Kelkaj studentoj en Liaoning Universitato, kiuj elektis Esperanton kaj Evoluan Historion de Esperanto kiel nedevigajn studobjektojn, partoprenis la ekzamenon. Poste unu studentino tuj diris tion al la Esperanto-instruistino. Ŝi ĝoje diris: " Dank al partopreno en la Esperanto-kurso de la universitato, tamen estas facile por mi respondis tiujn tri demandojn kvankam mi ne povas kompreni kelkajn vortojn de la teksto."

Mi ne scias ĉu la sama sperto okazis en aliaj universitatoj kiuj enkondukas Esperanton, sed certas, ke oni klare konscias valoron kaj rolon de la Esperanto-ekzisto, kaj per diversaj metodoj aktive disvastigas ĝin. Aliaflanke tio pruvas ke estas signifa funkciigi Esperanto-kurson en altlernejoj.

                              

                    
 Wu Guojiang raportis
 Vic-prezidanto de LEA, Ĉinio
 amikeco999@21cn.com kaj ghemelurboj@yahoo.com.cn

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero