"English-Only Europe?" : Ĉu nur-angla Eŭropo ?

"English-Only Europe ? : Challenging Language Policy" estas la titolo de libro de profesoro Robert Phillipson, kiu aperis ankaŭ en Esperanto : "Ĉu nur-angla Eŭropo ? Defio al lingva politiko".

Faktoj montras, ke la demandopunkto (?) de la titolo estas jam anstataŭigebla per krisigno (!) — ni estas survoje al nur anglalingva Eŭropo :
http://ec.europa.eu/transport/passenger-rights/index.html
kiu pli kaj pli kondukas al alpreno de la anglosaksa "modelo" ankaŭ por leĝoj, normoj, ktp, t.e. nur-angla Eŭropo, survoje al koloniiĝo.

Eĉ pli kaj pli ofte la mezurunuoj de la metra sistemo malaperas profite al anglo-saksa mezursistemo : komputil- kaj TV-ekranoj, pneŭmatikoj kaj radoj de bicikloj, konteneroj, ŝprucigiloj por ĝardenado kaj agrikulturo, ktp. Ni memoru, ke Kent Jones batalis ne nur por Esperanto en aviado, sed ankaŭ por alpreno de la metra sistemo.

Ni memoru ankaŭ tiujn vortojn de David Rothkopf  :
"Estas en la ekonomia kaj politika intereso de Usono zorgi ke, se la mondo alprenos komunan lingvon, ĝi estu la angla; ke, se ĝi orientiĝas al komunaj normoj pri telekomunikado, tiuj normoj estu usonaj; ke, se ĝiaj apartaj partoj estas kunligitaj per la televido, la radiofonio kaj la muziko, la programoj estu usonaj; kaj ke, se ellaboriĝas komunaj valoroj, ili estu valoroj en kiuj usonanoj sentu sin komforte."

Sur tiu oficiala retejo de la "European Commisssion"
(Eŭropa Komisiono, nur angle), pri kiu atentigis min Istvan Ertl, diklitera anglalingva titolo indikas : "Your rights as passenger in Europe" (Viaj rajtoj kiel pasaĝeroj en Eŭropo) kun traduko en la ceterajn lingvojn de EU. Sed, ekzistas ligilo nur al anglalingva teksto. Tiun anglalingvan artikolon subskribis Siim Kallas (Estonio), "Vice-President of the Commission, responsible for transport". Se vi emas reagi, jen lia retadreso : CAB-KALLAS-WEB-FEEDBACK @ ec.europa.eu

Istvan prave rimarkigas : "Oni ja pardonpetas pro portempa manko de alilingvaj versioj, sed nur scipovanto de la angla komprenas la pardonpeton. Kaj temas, finfine, pri temo kiu rekte tuŝas amasojn da homoj."

Estas klare, ke anglalingvanoj, ĉu denaskaj aŭ ne, estas ĉiam pli frue kaj pli bone informitaj pri io ajn ol la ceteraj eŭropaj civitanoj. Temas pri diskriminacia politiko, lingva apartismo. Formiĝas lingva kasto, kiu plenumas la direktivojn de Vaŝingtono, relajsitaj pere de Londono.

Brian Barker kaj Ian Fantom (GB) atentigis, siaflanke, pri "raportoj en diversaj gazetoj pri sugesto de la Eŭropa Komisiono malpliigi la nombron de lingvoj, kiujn oni akceptas por EU-patentoj". La listo estas tre longa, jen kelkaj el ili (pri tio la nacilingvaj amasinformiloj raportos evidente kun malfruo):
Observer : http://euobserver.com/9/30402/?rk=1
The Wall Stret Journal : http://online.wsj.com/article/BT-CO-20100701-708205.html
The Enquirer : http://www.theinquirer.net/inquirer/news/1720228/eu-patents-pulled-line-us
Earth Times : http://www.earthtimes.org/articles/news/332642,patent-costs-shedding-languages.html
Managing Intellectual Property Magazinehttp://www.managingip.com/Article/2622475/EU-patent-proposal-backs-machine-translations.html
Reuters : http://www.forexyard.com/en/news/executive-seeks-to-slash-cost-of-patents-2010-07-01T153851Z-UPDATE-1-EU
Bloomberg Business Week : http://www.businessweek.com/ap/financialnews/D9GMAQE80.htm
The New York Times : http://www.nytimes.com/2010/06/30/business/global/30patent.html
Euroaktiv : http://www.euractiv.com/en/euro/eu-patent-make-or-break-belgian-presidency-news-495567
Serĉado per Google kun la titolo "EU seeks to end European patent impasse" ( liveras multajn pliajn paĝojn.

fonto: Henry Masson (e-mail)

---

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero