Nova diplomverko pri Esperanto

De <arosev @ gmail.com>, 2an de junio 2010, tra Vladimir Minin tra la
listo Reago

La 31-an de majo 2010 en Jekaterinburg juna studentino Arina Osipova diplomiĝis pri la temo "Propedeŭtika rolo de Esperanto en lernado de la germana lingvo". Ŝi studis en la Urala ŝtata pedagogia universitato (UŜPU), instituto de fremdaj lingvoj. Arina preskaŭ ne diskonigis informon pri temo de sia diplomverko, tial nur hazarde oni povis informiĝi pri la bonega fakto.

Kiel rakontis mem Osipova, jam profesia instruistino de la germana, ŝi lernis Esperanton antaŭ kvar jaroj, kaj kiam venis tempo elekti temon de diplomverko, ŝi decidis kunigi Esperanton kaj la studadon. Arina multe interesiĝas ĝuste pri propedeŭtiko, tial komence ŝi volis pristudi nur ĝin – kiel Esperanto ĝenerale helpas lerni lingvojn, ne iun konkretan. Sed dekanino de ŝia fakultato estis ege kontraŭ Esperanto ("En la mondo estas tro da problemoj pri la normalaj lingvoj, kaj vi alŝovas la artefaritan!" – citaĵo). Do laŭ la dekanino oni povas okupiĝi pri Esperanto nur hobi-nivele, sed ne scienc-cele.

Tial baza problemo estis trovi sciencan gvidanton de la diplomverko – pedagogoj en UŜPU jen timis la temon ĉar nenion sciis, jen ne vidis sencon okupiĝi pri tio. Klariĝis ankaŭ, ke inter la lingvistoj ekzistas opinio, ke propedeŭtika rolo de Esperanto estas memevidenta kaj oni ne devas ion ajn pruvi ĉi-rilate. Krome laŭ ili ne necesas enkonduki Esperanton en altlernejojn kiel devigan studobjekton, ĉar latino tute bone plenumas rolon de Esperanto.

Post la diplomiĝo Arina ankaŭ intencintus fariĝi aspiranto, sed kun ĉi tiu temo la afero estas malreala – oni ne lasos ŝin doktoriĝi ĉi-prie. Ŝi diris, ke antaŭ jardeko iu en UŜPU provis skribi sciencan verkon pri Esperanto, sed malsukcese.

Arina ricevis kiel gvidanto instruistinon de la franca, kiu iam lernis Esperanton, sed rilatas al ĝi ne serioze. Krome ŝi ne regas la germanan (pri kiu ĉefe temas en la verko de Arina). Tial Osipova devis fakte
labori memstare, la gvidantino helpis nur pri stilaj nuancoj kaj organizaj aferoj.

Arina laboris dum du jaroj. Pasintjare ŝi analizis E-rusan vortaron de A.Ŝevĉenko, kaj krome uzis etimologian vortaron de Esperanto – ŝi serĉadis germanajn radikojn en E-vortoj. Osipova faris jenan
eksperimenton: ŝi proponis al 22 esperantistoj kun malsama E-lingvokono kaj nenioma rego de la germana traduki el la germana apartajn vortojn, apartajn frazojn kaj malgrandan tekston. Por la tuta traduko ŝi liveris al eksperimentatoj 45 minutojn. Rezulte de la traduka laboro evidentiĝis, ke la hipotezo pri la propedeŭtika estis plene konfirmita kaj la celo – atingita.

Osipova ricevis plej altan poenton, recenzo estis pozitiva kaj sen korektoj aŭ rimarkoj. La atesta komisiono ĝenerale rilatis neŭtrale, sed faris bazajn demandojn – kial Esperanto sed ne la angla, ĉu Esperanto helpis lerni la germanan, ĉu Esperanto estas ie lernata kiel studobjekto. Krome oni petis ke Arina diru ion en Esperanto – ŝi citis la unuajn kvar versojn de zamenhofa "La Espero".

Do brava Arina Osipova meritas admirojn pro persistemo, gratulojn pro la diplomiĝo kaj dankojn pro sia kontribuo al diskonigo de Esperanto inter uralaj lingvistoj.

G.Arosev

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero