Internacia Tago de Paco k Jarlibro 2010

paz.jpg

CENT TAGOJ ĜIS LA INTERNACIA TAGO DE PACO




En 1981 la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj establis la 21-an de septembro kiel la Internacian Tagon de Paco. La 13-an de junio, cent tagojn antaŭ la ĉi-jara Tago de Paco, la Ĝenerala Sekretario de UN, s-ro Ban Ki-moon, publikigis ĉi tiun mesaĝon, direktitan precipe al junaj homoj:

- - -

Mesaĝo por la centtaga antaŭkalkulo antaŭ la Internacia Tago de Paco

Cent tagojn de hodiaŭ, la mondo notos la Internacian Tagon de Paco – tagon dum kiu oni intencas, ke armitaj konfliktoj kvietiĝu … tagon dum kiu ni alvokas al batalantoj observi pafĉeson … tagon kiam ni renovigas nian propran dediĉon al neperforto kaj la paca solvo de disputoj.

La fokuso de la ĉi-jara observo, kiu okazos la 21-an de septembro, rilatos al junularo kaj evoluigo, sub la slogano: "Paco = Estonteco".

Junaj homoj jam ludas ŝlosilan rolon en la laboro por paco. Sed mi scias, ke ili kapablas fari eĉ pli. Pro tio, tiu ĉi Internacia Tago alportas defion al gejunuloj ĉie: Vastigu vian laboron por konstrui pacon. Disvastigu viajn planojn kaj ideojn, kun kreemo kaj pasio. Baldaŭ la zorgoj de la mondo troviĝos en viaj manoj.

Ĉi-jare, la Internacia Tago de Paco samtempas kun la Pintkonferenco, kiun mi kunvokas por plupuŝi progreson al la ok Jarmilaj Evoluigaj Celoj. Atingi tiujn celojn estas esence por cesigi armitajn konfliktojn kaj konstrui daŭripovan pacon. Mi esperas, ke oni aŭdos la voĉojn de gejunuloj en la Pintkonferenco kaj ties preparlaboroj.

Mi instigas junajn homojn plani projektojn tra la venontaj cent tagoj, kiuj helpos krei la kondiĉojn por paco en iliaj komunumoj, en iliaj lernejoj, en iliaj landoj. Ni bezonas vian voĉon kaj vian sindediĉon, kaj ni dividos viajn rakontojn kun la mondo.

Komence de la antaŭkalkulo al la Internacia Tago de Paco, ni rekonas du realaĵojn: Nur en paca medio gejunuloj realigos sian plenan potencialon – kaj gejunuloj havas la potencialon komenci konstruadon de paca mondo jam hodiaŭ.

Ban Ki-moon

[traduko el la angla]
JARLIBRO 2010 APERIS

Portreto de Giorgio Canuto malfermas Jarlibron 2010 de UEA, kiu aperis meze de junio. La ŝatata itala jurmedicinisto prezidis UEA de 1956 ĝis sia forpaso en 1960. Lia nomo pluvivas en la nomo de la fondaĵo de UEA, kiu kolektas donacojn por membrigi en UEA esperantistojn en malriĉaj landoj.

En tre persona antaŭparolo la UEA-estrarano Hori Yasuo rakontas, kiel en diversaj okazoj la Jarlibro, precipe ĝia Delegita Reto, utilis kaj helpis al li. "La Jarlibro malfermis novan mondon al mi", li skribas memorante sian unuan sperton pri ĝia utileco en malfrua sabata vespero en Bratislavo.

La daŭran popularecon de la Jarlibro de UEA montras ankaŭ, ke nur 70 membroj de UEA respondis, ke ili ne bezonas la paperan Jarlibron, kiam la Centra Oficejo enketis pri tio inter la membroj, kies retadreso estas konata al la CO. Ankaŭ tiuj, kiuj povas konsulti la retan version de la Jarlibro en reto.uea.org, tamen ŝatas ricevi ĝian presitan version. Asertoj, ke ĝi estas nebezonata malmodernaĵo, evidente ne havas fortan bazon.

La nombro de delegitoj malkreskis. Jarlibro 2009 havis 1735 individuajn delegitojn en 102 landoj, dum la ĉi-jara havas 1679 adresojn en 101 landoj. Estas 50 ĉefdelegitoj, 950 lokaj delegitoj, 104 vicdelegitoj, 31 junularaj kaj 1277 fakaj delegitoj. Krome en Brazilo estas 5 regionaj delegitoj. La fakdelegitoj reprezentas preskaŭ 800 fakojn.

En la unua parto de la Jarlibro, eldonita ankaŭ aparte kiel Gvidlibro 2010, aperas adresoj k.a. informoj pri la organoj, instancoj kaj servoj de UEA kaj TEJO, pri landaj kaj fakaj asocioj, akademioj, edukaj kaj kulturaj instancoj, bibliotekoj ktp. Apartaj ĉapitroj estas dediĉitaj al radioelsendoj en Esperanto kaj al Esperanto en Interreto.

Fine de la Jarlibro troviĝas du rabatkuponoj de la Libroservo de UEA por tiuj, kiuj faras siajn mendojn paperpoŝte. Kiuj mendas rete, ne bezonas uzi la kuponon. Membroj kun Gvidlibro aŭ Jarlibro rajtas dufoje jare mendi librojn k.a. varojn kun rabato de 10%. Membroj-Abonantoj, Dumvivaj Membroj kaj Honoraj Membroj rajtas ricevi la rabaton je ĉiu mendo.

fonto: Gazetara Komuniko de UEA

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA