Gazetaraj Komunikoj de UEA - n-ro 385 (2010-06-18)

Gazetaraj Komunikoj de UEA

N-ro 385

2010-06-18
Enhavo:

   1. Novaĵoj en UEAviva kaj la Reta Kinejo de UEA
   2. Helpo al Esperanto-bibliotekoj
   3. Plena Verkaro de Zamenhof fariĝis malmultekosta!

NOVAĴOJ EN UEAVIVA KAJ LA RETA KINEJO DE UEA

N-ro 8 de la reta filmbulteno UEAviva montras scenojn el la nombrado de voĉoj pri Komitatanoj B de UEA. La nombrado de 1550 voĉdoniloj okazis en la Centra Oficejo la 1-an de junio kaj laborigis la balotkomisionon kaj la CO-stabon dum pli ol kvin horoj. En la dua parto de la 10,5-minuta bulteno prof. Gotoo Hitosi el Japanio rakontas pri sia vizito al la Biblioteko Hodler lige kun sia movadhistoria esplorado. Emocia estas lia rakonto pri la japana esperantisto Doi Eiichi (1909-1933), kiu iniciatis bonfarajn poŝtmarkojn en sia lando. Prof. Gotoo klarigas, kial Doi estis entombigita ankaŭ en Germanio, kvankam dum sia mallonga vivo li neniam vizitis eksterlandon.

Ankaŭ la Reta Kinejo de UEA daŭre pliriĉiĝas per novaj filmoj. Laste estis aldonita la prelego, kiun Mark Fettes faris en la ĉi-jara aprila Malferma Tago de la Centra Oficejo pri la temo "Esperanto kiel eduka movado". La 40-minuta filmo montras la tutan prelegon, kies mallonga versio aperis en la junia numero de la revuo Esperanto.

UEAviva n-ro 8: http://www.youtube.com/watch?v=ChnGywHLDQ8

Prelego de Mark Fettes: http://www.ipernity.com/doc/97850/8079267/

HELPO AL ESPERANTO-BIBLIOTEKOJ

Por la 14-a fojo Esperanto-bibliotekoj povas peti de UEA subvenciojn de la Biblioteka Apogo Roma kaj Poul Thorsen. La subvencioj estas celitaj al bibliotekoj, kiuj ne estas subtenataj de ŝtato, urbo aŭ simila instanco. Subvencion oni ricevos kiel librojn laŭ la listo, kiu akompanis la peton. Pasintjare sep bibliotekoj ricevis librojn je la valoro de 115 ĝis 260 eŭroj.

Oni sendu priskribon pri la biblioteko kaj liston de dezirataj libroj laŭ ordo de prefero. Diskoj k.a. ne-libraj varoj ne estos konsiderataj. La petoj atingu la Centran Oficejon de UEA ĝis la 15-a de oktobro papere (Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando) aŭ rete al direktoro@co.uea.org.

Kun la vivo kaj agado de la Esperanta poeto Poul Thorsen (1915-2006), kiu kun sia edzino donacis la bazan bonhavon de la fondaĵo, eblas konatiĝi per la retejo http://www.poulthorsen.dk/.

PLENA VERKARO DE ZAMENHOF FARIĜIS MALMULTEKOSTA!


Plena Verkaro de Zamenhof estas la plej granda eldonprojekto en la historio de Esperanto.  Ludovikito (Ito Kanzi; 1918-2005) laboris super ĝi pli ol tri jardekojn, eldonante 56 volumojn kun originalaj kaj tradukitaj verkoj de L.L. Zamenhof, korespondaĵoj k.a. dokumentoj.  Kelkaj volumoj jam elĉerpiĝis kaj kelkaj ne estis eldonitaj.

Kunlabore kun Libroteko Tokio kaj Esperantic Studies Foundation la Libroservo de UEA transprenis plejparton de la restantaj stokoj kaj draste malaltigis preskaŭ ĉiujn prezojn.  La novaj prezoj estas jam registritaj ĉe la unuopaj titoloj en la reta katalogo de UEA, katalogo.uea.org. Anonco pri ili aperos en la julia-aŭgusta numero de la revuo Esperanto.

La Libroservo de UEA konsilas mendi rapide, ĉar de kelkaj volumoj restas nur malmultaj ekzempleroj.

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA