Esperanto Vikipedio Kreskegas!....aŭtomate?

El: www.eventoj.hu - Budapest, Szilvasi <oficejo@eventoj.hu>
Temo: ret-info: La tutan anglalingvan vikipedion traduki aŭtomate... - Gratulojn!!
To: neil_nachum@yahoo.com
Dato: Vendredo, Jun 11, 2010, 10:32

Estimataj!

La diskuto en la listo [scienca-kaj-faka-agado] memorigis min plian fojon pri admirinda afero, pri kiu evidente ne multaj respondeculoj konscias. Temas pri kreo de aŭtomata tradukmaŝino far malgranda dana entrepreno, kadre de kiu sinjoro Eckhard Bick produktis tradukmaŝinon en ege alta kvalito (laŭ mia takso pluroble pli bona ol iu ajn antaŭa) inter la angla kaj Esperanto!

La specifa celo estas traduki aŭtomate la tutan anglalingvan vikipedion al Esperanto kaj ĝi jam tion faras. Ĝis nun estis tradukitaj 800.000 artikoloj. Kontrolu mem, la tradukoj havas tian altan tradukkvaliton, ke apenaŭ eblas trovi frazon kun tiaj eraroj, kiuj malebligus la komprenon. vidi ĝin ĉe: http://epo.wikitrans.net/

Kiam la maŝino tradukos ĉiujn 3,3 milionojn da artikoloj, la vikipedio en Esperanto estus same granda kiel la angla, kaj se oni aldonas la 130.000 artikolojn ĝis nun tradukitajn en la E-a vikipedio, tiam ĝi estus la plej granda en la mondo!

Kondiĉe, ke la homoj kiuj ĉefe gvidas kaj administras la E-an vikipedion konsentu, ke la rezulto de WikiTrans eniru la E-an vikipedion. Imagu la prestiĝon kiun ni gajnus! Mi klopodis iniciati diskuton pri tio kun vikipediistoj kiuj administras la E-an vikipedion, sed neniu reagas. Sinjoro Bick akceptas senkondiĉe. Ĉu scienca fako de UEA kaj la Akademio ne devus iom ekinteresiĝi pri la afero?

Zlatko Tiŝljar

el [scienca-kaj-faka-agado]

*** ndlr: Por kompari kaj reale aprezi la atingaĵon:  La ĝisnuna kvanto de Esperantigitaj artikoloj estas 821 mil. Kvanto de artikoloj ekzemple en la rusa vikipedio estas 547 mil, en la finna 240 m, nederlanda: 606 m, dana 130 m, hispana 607 m, franca 957 m,  itala 696 m, hungara 163 mil, germana 1079, ktp... -- L.S.

-----
fonto: Ret-Info
http://www.eventoj.hu

========================================================================
    Retpoŝta novaĵservo kun selektitaj E-novaĵoj, RET-INFO :  http://www.eventoj.hu
========================================================================


Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero