1924 : 42 membroj de la Akademio de Sciencoj agnoskas kaj rekomendas Esperanton
La 1-an de junio 1924, 42 sciencistoj de la Akademio de Sciencoj, Instituto de Francio, adoptis jenan deziresprimon :
La subskribintoj, membroj de la Akademio de Sciencoj,
Konvinkitaj ke la adopto de la internacia helplingvo Esperanto en la internaciaj rilatoj havus grandegajn konsekvencojn el la vidpunkto de la progreso de la scienco kaj ĝia aplikado ; ke ĝi ebligus etendi la disinfluon de la franca scienco eksteren kaj, pro tio, la intelektan influon de nia lando,
esprimas la deziron :
1° ke la instruado de tiu lingvo, majstroverko de logikeco kaj simpleco, estu enkondukita, almenaŭ fakultative, en la oficialaj programoj de la klasoj de sciencoj de ĉiuj instruestablejoj ;
RIMARKOJ : Koncerne la artikolon 2, la taŭgeco de Esperanto fariĝi oficiala lingvo estas jam delonge demonstrita, i.a. per ĝia uzo kiel oficiala lingvo fare de la Akademio Internacia de Sciencoj de San Marino (AIS) fondita en 1983 : http://www.ais-sanmarino.org/. Vd ankaŭ per la retserĉilo
http://dmoz.org/World/Esperanto —> "Scienco". Multaj aplikoj jam disvolviĝis antaŭe en la scienca kaj teknika komunikado, i.a. okaze de la Internacia Ekspozicio pri Artoj kaj Teknikoj en la Moderna Vivo (Parizo, 1937) . Ekzistas tre ampleksa 142-paĝa raporto pri la konferenco "Esperanto en la moderna Vivo" kiu okazis en tiu kadro.
Okcidento restis surda al alvokoj favore al uzo de Esperanto en scienco kaj tekniko lanĉitaj ankaŭ el orienta Azio : 85 japanaj sciencistoj en 1950, 20 ĉinaj universitataj profesoroj de universitato en 1951, kiuj povis konstati la taŭgecon kaj tre bonan uzeblecon de Esperanto por tiu aplikado.
Subskribintoj de tiu ĉi deziresprimo je la 1-a de junio 1924 :
ALBERT 1er, Prince de Monaco, Président de la Section d'Océanographie de l'Union Internationale de Géodésie Géophysique.
Comments
Post a Comment