PANORAMO DE LA ZAMENHOF-JARO

ESTRARA RAPORTO 2009: PANORAMO DE LA ZAMENHOF-JARO

15 ilustritajn paĝojn en la junia numero de la revuo Esperanto okupas la Estrara Raporto 2009, t.e. la raporto de la Estraro pri la agado de UEA en la pasinta jaro. Tiun dokumenton la Estraro devas liveri ĉiujare al sia supera organo, la Komitato, kiu surbaze de ĝi povas prijuĝi, kiel la plenuma organo de UEA sukcesis en sia laboro. En sia kunsido dum la 95-a UK en Havano la Komitato decidos pri la akcepto de la raporto.

Preparante la raporton ĉiu Estraro alfrontas la demandon, pri kio ĝi raportu. La Statuto de UEA lasas vastan liberecon, ĉar ĝi difinas nur, ke la Estraro "prezentas al la Komitato jarraporton pri la agado". Laŭ la plej mallarĝa difino la raporto registrus nur tion, kion la estraranoj mem faris; laŭ la plej larĝa difino temus pri detala revuado de ĉio, kio okazis en la Esperanto-movado, kies ĉefa motoro UEA estas. Al la ĉi-foja raporto estas aldonita klarigo pri tio, kiel la Estraro mem konceptis la raporton:

"Principe la raporto kovras la antaŭan kalendaran jaron kaj ĝi traktas tiujn agadojn, kiuj estas rekte ligeblaj al la Asocio. Tamen, en la praktiko, estas foje malfacile distingi la agadon de la fakaj asocioj, aŭ eĉ de sendependaj institucioj, kiuj tamen proksime rilatas kun la Asocio. Tiu ĉi raporto do prezentas bildon de la agado de UEA en la kunteksto de la ĝenerala laboro de la Esperanto-movado, ĉefe dum la jaro 2009."

La jarraportoj de UEA estis kaj estos utila fonto de informoj al ĉiu, kiu volas en facila maniero bildigi al si la tutan movadan panoramon en difinita jaro. Tial la Estraro plenumas ne nur sian formalan devon raporti al siaj elektintoj, sed ankaŭ la gravan, kvankam eble ne same evidentan rolon de kronikisto de la movado.

La Estrara Raporto enhavas ankaŭ la spezokonton kaj bilancon de UEA. Ili dokumentas solidan financan evoluon de UEA, kiu, malgraŭ la monda financa krizo, en 2009 sukcesis teni la en- kaj elspezojn en ekvilibro por la kvara sinsekva jaro. La deficito de 672 eŭroj estas nur 0,14% de ĉiuj elspezoj. La bilanco superis unuafoje la mejloŝtonan limon de 5 milionoj, sumiĝante je 5.289.072 eŭroj.

La junia numero de Esperanto kun la Estrara Raporto estas senpage ricevebla ĉe la Centra Oficejo de UEA kaj ĝi estas legebla ĉe:

http://www.uea.org/pdf/Junia10Reta.pdf
fonto: El Gazetara Komuniko - virtuala publikaĵo de UEA

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA