Esperanto en Komenio-projekto

Esperanto en Komenio-projekto

Informo de E-Ins tra Germain Pirlot

[E-INS] DE, GB, HU: resumo pri 2-jara bazlerneja Comenius-projekto

gallery.php?gid=47412415
 
-- Jen finfine detala raporto kun foto-prezentado pri la lasta kunveno de bazlernejaj infanoj el la 3 partnerurboj: Bar Hill, Britio, Miskolc, Hungario, kaj Herzberg am Harz, Germanio. Enkadre de Comenius-projekto subvenciata de EU, ni kunlaboris dum 2 jaroj inter 2008-2010.

Pri la kunagado ni raportos detale en la sekva numero de IPR, nun mi resumas nur la eventojn de la lasta renkontiĝo, kiu espereble tamen ne estos la lasta, ja la formiĝintaj amikecoj, la komunaj travivaĵoj kunbindos infanojn, familiojn, gekolegojn. Kelkajn fotojn vidu ĉe [http://esperanto-urbo.de/gallery.php?gallery_id=90835303]

Kiel finiĝis la projektperiodo? Kio okazis inter 9-13 aprilo? Dum la lasta staĝo de la restado en Herzberg okazis kunlernado, kantado, prezentado de filmoj pri la partnerlernejoj, ludoj, dancoj, ekspozicieto pri la gravaj eventoj de la 2-jara kunlaboro, ktp. Ne mankis la turismaj programeroj kune kun la gastfamilioj: minej-muzea vizito en Clausthal-Zellerfeld, ekskursoj al Goslar kaj Bad Harzburg, urborigardado en Herzberg, vizito al la kastelo kaj al la Esperanto-Centro.
Foto-raporton kun multaj fotoj kaj klarigoj vi trovas sur la paĝaro [http://www.ipernity.com/doc/43336/album/185947]

La tri projektpartneroj kun helpo de direktoro de Nicolai-lernejo en Herzberg, s-ro Frank Keller, la kolegaro kaj grupo de gepatroj preparis grandiozan adiaŭan festvesperon. Krom la britaj kaj hungaraj gastoj kaj germanaj gastfamilioj, infanoj partoprenis ankaŭ la aliaj instruistinoj de la lernejo, ĉeestis urbestro Gerhard Walter, la gimnazia rektoro H.-J. Bötel, geamikoj de la Esperanto-grupo kaj multaj aliaj homoj. El Hungario alvenis ankaŭ du instruistinoj de fremdaj lingvoj; la britan lernejan delegacion el Bar Hill akompanis la vicdirektoro s-ro Sanjay Mistry kun sia edzino.
Ĉirkaŭ 100 homoj ĝuis agrablan adiaŭan festvesperon kun ludoj en Esperanto, salutoj, paroloj, filmoj, kantado kaj dancprezentado de la infanoj. Oni fotis, filmis, interparoladis, kaj finis ĉion abunda festbufedo.
Detala raporto pri la tuta Comenius-projekto (kun multaj aldonaj materialoj) estas legebla ĉe[http://esperanto-urbo.de/page.php?pid=83390898]

Kiel plu ? Krom la jam pretaj mallongaj filmoj pri la tri lernejoj estos pretigata DVD-filmo pri la agadoj, eventoj, rezultoj. Krom tio ni zorgis pri tio, ke la amikaj, familiaj kaj lernejaj kontaktoj sendepende de la projekto plu daŭru, la spertoj estu transdonataj al aliaj lernejoj, gekolegoj. Interesiĝantoj pri simila internacia kunlaboro, projektontoj, bv. turni vin al Tim Morley, Ilona Fedor aŭ Zsófia Kóródy

P.S. -  AGEI (germana sekcio de ILEI) kunlabore kun ILEI organizos la Tradician Oktobran Renkonton Pedagogian (TORPEDo-6) inter 8-12.10.2010 en Herzberg.Ĉeftemo: lernejaj kaj aliaj projektoj, subvencipetado. La informilon, aliĝilon vi baldaŭ trovos en la sekva numero de IPR kaj jam sur la AGEI-hejmpaĝo [http://esperanto.de/agei] Kunvenoj
Kun multaj salutoj, Zsofia Korodyprezidanto de AGEI
komisiito de GEA por instruado

******************************

http://esperanto-urbo.de (multlingva)
Esperanto-instruado, biblioteko, muzeo je via servo:
Germana Esperanto-Centro/Interkultura Centro Herzberg
D-37412 Herzberg/Harz - la Esperanto-urbo
Grubenhagenstr. 6, Tel: +49/(0)5521-5983http://www.herzberg.de
http://ic-herzberg.de (kun fotoalbumo)

Comments

  1. Gratulojn, karaj Zsofia kaj Petar, kaj cetere chiu partoprenintoj kaj organizintoj de tiu venkinta arangho. Multajn fruktojn Esperanto rikoltu el via semado kaj longtempa flegado. Josias Barboza, Braziljo

    ReplyDelete

Post a Comment

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero