Edzperanto

Komunumaj retejoj estas oportunaj lokoj por kunigi homojn kun simila intereso. Post la jam malnova "ipernity" antaŭ kelkaj monatoj en Ret-Info ni raportis pri ekfunkciado de "esperanto.com" - kaj nun kun ĝojo ni informas pri 3 aliaj retejoj.

1. esperanto.ning.com

La portalo "ning.com" donas hejmon al multaj komunumoj en multaj lingvoj, do kompreneble troviĝas ankaŭ retejo por E-parolantoj sub la adreso http://esperanto.ning.com - Krom partopreni la tiean vivon, vi  povas krei tute senpage propran tian retejon ankaŭ por via loka E-klubo aŭ E-societo.

------------

2. Edzperanto - Trovu edz(in)on tra Esperantujo!!

En nia centjara historio jam okazis multaj geedziĝoj inter esperantistoj. La nova retejo "Edzperanto" volas helpi ĝuste en tiu kampo - analoge al multaj similiaj nacilingvaj servoj.

'Edzperanto' estas nova kaj senpaga servo. Jen frazo en la titolpaĝo: "... Bonvenon ĉe Edzperanto, la unua interreta renkontoj-servo sur la TTT. Kreu vian profilon sur Edzperanto kaj komencu serĉi vian estontan edzon!!! ..."

Trovu novan edz(in)on ĉe: http://www.edzperanto.org ! - Sukcesojn kaj feliĉon!

------------

3. Rilatoj.net

Rilatoj.net estas nova socia retejo, kun pluraj, diversaj servoj.  Ĝi estas interkona retejo por esperantistoj. Vi povas uzi ĝin por interŝanĝi fotojn, babilumi, kaj en la estonteco ankaŭ por aliaj servoj.

Rilatoj.net uzas tradukon de la jam ekzistanta programo Dolphin (BoonEx products). Ĉar la tradukanto estas franca, li baziĝis sur franca traduko. Se kelkaj paĝoj hazarde aperas en la franca, aŭ en la angla, tio nur signifas ke mankas iu traduko.

Kvankam kelkaj servoj estas pagendaj, 'Rilatoj.net' ne havas profitan celon. La mono kiun vi elspezos por la pagendaj servoj estos uzata nur por pagi la internajn kostojn kaj aĉeti kio necesas por funkciigi ĝin: lui pli pezan gastigan komputilon, aĉeti komercan permesilon de Dolphin por viŝi la reklamojn, kaj aldoni pliajn servojn.

Aliĝu al la nova komunumo de esperantistoj kaj alŝutu fotojn, videojn, muzikon, kreu blogon, desegnaĵojn, interŝanĝu materialon danke al anoncetoj, babilu kun aliaj membroj, organizu eventojn, kun ebleco mastrumi la aliĝintojn, ktp.!

Vizitu la retejon ĉe: http://rilatoj.net

L.S.

-----
fonto: Ret-Info
http://www.eventoj.hu

==============================
==============================
Retpoŝta novaĵservo kun selektitaj E-novaĵoj, RET-INFO :  http://www.eventoj.hu
==============================
==============================

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA