N-ro 377 - Gazetaraj Komunikoj de UEA


Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 377
2010-04-23

VARIA TEMARO EN LA HAVANA IKU

Internacia Kongresa Universitato allogas en la lastaj jaroj multe da prelegproponoj de universitatanoj kaj aliaj fakuloj. Por prelegi en ĝia 63-a sesio dum la 95-a Universala Kongreso de Esperanto en Havano (17-24 julio 2010) estis 20 kandidatoj, t.e. pli ol duoblo de la naŭ prelegoj, kiuj konsistigos la programon de IKU. Ĉar aldone la kvalito de la proponoj estis tre alta, la tasko de la speciala UEA-komisiono, kiu prijuĝis ilin, ne estis facila. La finan decidon faris la Estraro de UEA, kiu plene sekvis la rekomendon de la komisiono.

En Havano okazos jenaj naŭ IKU-prelegoj, kiuj traktos plej diversajn temojn: kulturo, literaturo, lingvo, esperantologio, fiziko, medio kaj medicino:

Duncan Charters: Etnaj kaj preteretnaj kulturoj;
Jane Edwards: Kultura dinamiko de la kuba diasporo;
Maritza Gutiérrez: Lingva diverseco en Latinameriko;
Hidenori Kadoya: Lingvaj rajtoj en la Esperanto-movado;
Stefan MacGill: Esperanto-didaktiko;
Orlando Raola: Neŭtrona difrakto;
Humphrey Tonkin: Shakespeare en multlingva mondo;
Rafaela Urueña: Protektado de la medio;
José Antonio Vergara: Medicinaj sistemoj en interkultura dialogo.

Kiel la temoj sugestas, pluraj prelegoj rilatas al la temo de la 95-a UK, Interproksimigo de kulturoj. La prelegoj de Charters, Tonkin kaj Urueña estos samtempe kursoj de Akademio Internacia de la Sciencoj. La dumkongresaj AIS-kursoj konsistas el tri prelegoj, el kiuj la IKU-prelego estos la unua, sekvata de du daŭrigaj prelegoj por pli profunda traktado de la temo. La kunlaboro inter IKU kaj AIS komenciĝis en 1995.

La prelegotekstoj aperos en la t.n. IKU-libro, lanĉota en la UK. Kelkaj antaŭaj IKU-libroj estas ankoraŭ haveblaj ĉe la Libroservo de UEA. Pluraj IKU-libroj estas konsulteblaj en la IKU-sekcio de la kongresa retejo de UEA, kie baldaŭ aperos ankaŭ la resumoj de la ĉi-jaraj prelegoj: www.uea.org/dokumentoj/IKU/index.html

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero